Ĉu vi havas bonkvalitan rizon por manĝi
  2014-06-03 18:28:00  Li Lu


Karaj amikoj, hodiaŭ ni diskutos la temon pri nia ĉiutaga manĝaĵo, tio estas "Ĉu vi havas bonkvalitan rizon por manĝi".

Rizo, estas necesaĵo de la homa ĉiutaga vivo. En la pasintaj jaroj, la sekureco de rizo vizaĝas al serioza krizo. Homoj komencas konscii la gravecon de bonkvaliteco kaj saneco de manĝaĵoj. Multaj grupoj, kiuj volas heredi la tradican plantrimedon. Ili trapasis multajn malfacilojn por liveri bonkvalitan rizon al la popolo.

"Nia celo estas doni bonkvalitan rizon al la popolo."

Xu Haitao, respondeculo de la rizovendejo Gong Yihui diris.

La problemo estas tre pensinda, kia estas la bonkvalita rizo? Xu Haitao diris al mi,

"La vere bonkvalita rizo devas esti plantata en la lokoj, kie ne estas trafiko nek poluo."

De la tradicia medicina libro , rizo jam komencis nutri homojn ĝis hodiaŭ ĝi ankoraŭ ludas gravan rolon. Ĝis nun, multaj maljunaj plantoj, kiuj spertas longtempan disvolvon, ekzemple la rizo de Ziquejie, Yangxian, Mojiang, ktp, kolektas la saĝon de la popoloj, sed pro iliaj malbonaj medioj, pli kaj pli multaj homoj ne volas daŭre planti ilin.

"Ni havas nian propran normon pri rizo, ni nur elektas la rizon, kiu estas plantita per tradicia rimedo. Multaj el ili venas el la originaj produktaj lokoj. Ekzemple la purpura rizo de Mojiang, ĝi estas plantata sur la teraskampoj de hani-nacieco en Mojiang. Ĝi estas la plej maljuna speco de purpura rizo de Mojiang. Ĉar la produktkvanto estas malmulta, la ĉelokaj agrikulturistoj ne tre volas planti ilin, fine la speco fariĝas pli kaj pli malmulta."

1 2