Ĉu vi havas bonkvalitan rizon por manĝi
  2014-06-03 18:28:00  Li Lu

Por protekti kaj garantii la ĉinajn tradiciajn kulturajn heredaĵojn, la grupo Gong Yihui esploris multajn historiajn informojn kaj iris al Sha'anxi, Yunnan, Guizhou, Guangxi kaj Hunan, kie estas la originaj produklokoj de tradiciaj kaj raraj rizoj, faris vizaĝ-al-vizaĝan interparolon kun la agrukulturistoj, kaj komencis fari la produktajn laborojn.

"Ĉar multaj homoj opinias, ke la rizo estas ĉiutaga necesaĵo, ili nur zorgas saton aŭ malsaton kaj ignoras la bonkvaliton de la manĝaĵoj. Ankaŭ multaj manĝaĵ-produktistoj tute ignoras la naturon de manĝaĵoj. Ni volas ŝanĝi la situacion, do ni komencis fari protektajn laborojn. Ni ne nur garantias la profitojn de la plantistoj, sed ankaŭ la kvaliton de rizo."

Mi ofte pensas, ke la prezo certe estos tre alta. Ĉu la bonkvalitaj manĝaĵoj estas multkostaj? Xu Haitao faris kalkulon al vi, li diris,

"Mi opinias, ke nia rizo ne estas luksaĵo kiel vi pensis, vi certe povas pagi por ĝi. Ni jam detale kalkulis, ke unu homo nur bezonas tri juanojn por aĉeti rizon ĉiutage. Ekzemple, iu familio havas tri homojn, ili ĉiujare konsumas 50 kilogramojn da rizo, kaj 10 ĝis 15 kilogramojn da greno, la prezo de la rizo kaj greno estas 10 ĝis 15 juanoj po unu kilogramo. Tiel unu homo nur pagas tri juanojn ĉiutage."

Nuntempe, pli kaj pli mutaj homoj zorgas la eksterornamon sed ignoras la zorgon al nia korpo mem, do mi esperas, ke niaj aŭskultantoj povos repensi pri la afero.

Mi deziras al vi bonan sanon. Mi estas Lucia, karaj amikoj, ĵus ni konigis al vi programeron Paralele Kun la Mondo. Dankon pro via aŭskulto.


1 2