china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina ago estis laŭdata  (foto)
(GMT+08:00) 2009-04-29 09:27:16

Vicestro de Monda Banko, ĉefe respondeca pri negocoj de orienta Azio kaj Pacifiko, sinjoro James Adams opiniis, ke en ago kontraŭ financa krizo, decidemaj kaj fortaj rimedoj estas plej gravaj, kaj Ĉinio faris tion. Li diris:

"Ĝis nun, ĉinaj financaj kontraŭrimedoj estas rapidaj kaj fortaj, kaj ĉi tiu metodo estas taŭga. La ĉina registaro rapide ellaboris kaj publikigis ekonomi-stimulan planon kun granda skalo. Ĉar en la pasinteco, Ĉinio plenumis zorgeman politikon, tial en krizo Ĉinio posedas financan spacon por plenumi grandskalan ekonomi-stimulan planon. Cetere, multaj investoj en la plano celas akceli konsumon kaj plibonigi la vivon, ĉi tiu direkto estas tute ĝusta."

Por Ĉinio, kiu havas klaran karakterizaĵon de ekstrorsa ekonomio, eksportaj fakoj estas plej grande influitaj de la financa krizo. Kiam ekstera postulo multe malpliiĝis, multaj eksportaj entreprenoj renkontis malfacilon, aperis stato de redukto de salajro, eksigo de laborantoj, eĉ bankroto. Samtempe kun tio, iuj landoj ellaboris rimedojn pri komerca protektismo, limigis eĉ prohibis importadon de ĉinaj produktaĵoj, pro tio premforto antaŭ ĉinaj eksportaj entreprenoj pluapaŝe fortiĝis. Laŭ statistikoj, aperis negativa kreskado de ĉina eksterkomerca eksport-importa sumo en sinsekvaj 4 monatoj, la situacio estas severa.

En la jarkunveno de "ĉina disvolva altnivela forumo, 2009", Chen Deming, ĉina ministro pri komerco, esprimis, ke por trakti la krizon, Ĉinio aktive plivastigos enlandan konsuman postulon, akcelos eskaladon de kampara konsuma strukturo kaj samtempe tenos stabilan kreskadon de ekstera komerco. Li diris, ke laŭ internacia kutimo, Ĉinio fortigos politikan subtenon al eksportado kaj importado, stabile akcelos transformiĝon kaj eskaladon de prilabora komerco, klopodos por plivastigi importadon kaj ĉefe enkondukos progresintajn teknikajn ekipaĵojn kaj pliigos importadon de ŝlosilaj pecoj, gravaj materialoj kaj riĉfontoj. Cetere, Ĉinio aktive utiligos kaj stimulos plu eksterajn kapitalojn. En sia parolo, Chen Deming aparte emfazis, ke Ĉinio kiel antaŭe firme oponas kontraŭ komerca protektismo. Li diris:

"La historio jam atestis, ke libera kaj sana disvolvo de internaciaj investo kaj komerco estas la gravaj fortoj akceli reprosperon de la monda ekonomio. Nun, la financa krizo alportis seriozan malfacilon al la tuta globo, komerca protektismo nur plimalbonigis la staton, sole fortigo de kunlaboro kaj teno de glata fluo de internacia ekonomio kaj komerco konformas al diverslandaj bazaj interesoj. Kiam la tutgloba komerco malprosperis, en 2008, ni importis komercaĵojn je 1 130 miliardoj da usonaj dolaroj kaj efike akcelis ekonomian disvolvon de komercaj partneroj. En la kuranta jaro, ni plivastigos plu importadon, aktive organizos entreprenojn aĉeti instalaĵojn, komercaĵojn kaj ternikojn en fremdaj landoj. Kiam la enlanda ekonomio alfrontas severan defion, per reala ago Ĉinio montras, ke ni oponas kontraŭ komerca protektismo kaj persistas en malfermo."

En februaro de la kuranta jaro, estrante aĉetan grupon konsistantan el pli ol 200 entreprenistoj, Chen Deming veturis al Germanio, Svislando, Hispanio kaj Britio, disvolvis serion da aktivadoj pri simpozio, intertraktado kaj aĉeto, la sumo de mendiloj superis dek miliardojn da usonaj dolaroj.

Ĝuste kiel Monda Banko diris en ĝia raporto, Ĉinio estas la brila punkto en la nigra fono de la tutgloba ekonomio. Nobel-ekonomika premiito kaj profesoro de usona kolumbia universitato sinjoro Joseph Stiglitz opiniis, ke ĉinaj spertoj estas indaj por referenco. Li diris:

"En la procezo de realigo de tutgloba ekonomia reprospero, Ĉinio povas ludi gravan rolon, nome ĝi povas teni propran ekonomian kreskadon. Cetere, Ĉinio povas fari kontribuon al revigliĝo de la tutgloba ekonomio. Ĉinio povas helpi aliajn evoluantajn landojn, tio estas unuanima kun ĉina propra valorkoncepto."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040