china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri Zhang Pingzhao (foto)
(GMT+08:00) 2009-04-30 09:18:43

Ekonomia kaj komerca interfluo inter la du bordoj rapide varmiĝis. Tial, en julio de la sama jaro, sinjoro Zhang Pingzhao gvidis vizitan grupon konsistantan el pli ol 600 homoj kaj vizitis la ĉefteron por ekonomia kaj komerca interfluo. De tiam, Zhang Pingzhao ofte veturis inter la du bordoj. Li diris:

"Post la jaro 1990, ĉiujare mi okazigas du grandskalajn intertraktadojn en la ĉeftero, ĉar tiam ankoraŭ multaj taiwan-anoj ne konis la ĉefteron, tial ni venis al la ĉeftero en la maniero de grupo kaj celis ĉefe igi homojn kompreni, ke multaj lokoj de la ĉeftero estas indaj por investado kaj kreo de entreprenoj. Tial, ĉiujare, ni organizis grandskalan esploran grupon, ofte konsistantan el 200 ĝis 300 homoj, kaj venis al multaj lokoj."

Helpante al taiwan-aj komercistoj fari investon en la ĉeftero, Zhang Pingzhao persone kreis kompaniojn en Ŝanhajo, Guangdong, Tianjin, Qingdao kaj aliaj lokoj, li ofte esploras siajn kompaniojn kaj ĉeestas al gravaj aktivadoj, tial li oftege venis al la ĉeftero.

Do, sume kiom da fojoj li venis al la ĉeftero? Zhang Pingzhao diris, ke eĉ li mem ne povas klare kalkuli, sed almenaŭ 200 fojojn.

Kiam interfluo inter la du bordoj alfrontis grandan bremson de la taiwan-a instanco, ĝuste pro forta akcelo de sennombraj personoj, kiel Zhang Pingzhao, kiuj sin dediĉas al duborda interfluo, malfermo inter la du bordoj povis esti pli kaj pli granda. Sed ĉiufoje parolante pri sia kontribuo, Zhang Pingzhao ĉiam estas modesta. Li diris:

"Estas mia honoro, ke mi faris ion. Interfluo inter la du bordoj bezonas akcelon de homoj, sen akcelo, ne ekzistas progreso. Kompreneble, akcelanto estas penega, tio estas certa. Sed, mi opinias, ke se ĉiuj tenas la penson kaj faras akcelon, la socio nature estas paca."

La ekonomia kaj komerca interfluo inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo travivis longtempan periodon, ankaŭ ege disvolviĝis. Laŭ statistiko de koncerna fako, ĝis la fino de septembro de la jaro 2008, la ĉeftero sume sankciis 77 mil programojn, investitajn de la taiwan-aj komercistoj, reala investado de taiwan-aj komercistoj superis 47,4 miliardojn da usonaj dolaroj. La ĉeftero jam fariĝis la plej granda komerca partnero kaj plej granda cel-loko de ekstera investado de Taiwan.

Nun, taiwan-aj komercistoj povas libere veturi inter la du bordoj, obstaloj kontraŭ investado en la ĉeftero estas pli kaj pli malmultaj, sed Zhang Pingzhao ne forlasis la rolon de "akcelanto" de duborda ekonomia kaj komerca interfluo. Li ankoraŭ laboras por interfluo kaj kunlaboro inter la du bordoj. Li diris, ke kiam tutgloba integriga procezo rapidiĝas, la du bordoj devas akceli ekonomian kaj komercan interfluon laŭ pli vasta horizonto.


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040