Do, karaj aŭskultantoj, vi jam aŭdis, ke la knabinoj de la Esperanto-klubo, kiuj venis de malsamaj studfakoj de la mezlernejo, estas tre aktivemaj kaj amindaj. Ili estas komencantoj de Esperanto, tamen ili kuraĝe babilis kun mi per Esperanto. S-ino Fusako Harada estas instruistino de la Esperanto-klubo. Jen ŝi gvidis la kanbinojn legi tekston.
(sono 3)
Laŭ la peto de s-ino Fusako, ankaŭ mi gvidis la knabinojn fari voĉlegon kaj dialogon.
(sono 4)
En la dialogado, la knabinoj gvidis min al la Korakuen ĝardeno, tre fama vidindaĵo de la urbo Okayama.
(sono 5)
Iu knabino rakontis al mi ankaŭ rakonton de la ĉina fama politikisto Guo Moruo en tiu ĉi japana ĝardeno.
(sono 6)
1 2 3 4 |