S-ino Hidemi Onishi estas anglalingva instruistino de la mezlernejo. Ŝi helpas s-inon Fusako kune gvidi la Esperanto-klubon. Tamen antaŭe ŝi ne estis esperantisto. Helpante s-inon Fusako, ankaŭ ŝi diligente lernas Esperanton. Ŝi konigis al mi:
(sono 7)
Kvankam la lernejo estas malgranda, tamen ties Esperanto-klubo havas historion de pli ol 20 jaroj. En la lernejo oni ekspozicias Esperanto-librojn, eldonitajn antaŭ pli ol 100 jaroj, el ili estas libro por vizitantoj, sur kiu restas aŭtografo de sinjorino Klaro Zamenhofo, la edzino de L.L Zamenhofo.
(muziketo)
1 2 3 4 |