china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri Wu Boxiong
(GMT+08:00) 2009-04-30 09:26:05

Wu Boxiong opiniis, ke la atendo de taiwan-anoj pri paca disvolvo de la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo estas klara. Li diris, ke en sia vizito al la ĉeftero, eksprezidanto de Kuomintango Lian Zhan atingis 5 komunajn volojn kun Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, nun la 5 komunaj voloj jam estis enlistigitaj en la programon de Kuomintango. Estrante la partion, li plenforte akcelos pacan disvolvon de la du bordoj. Li diris:

"Taiwan-anoj esperas pacon inter la du bordoj, ne esperas intencan konflikton kiu antaŭe bremsis kontaktiĝon inter dubordaj popolanoj. Elektado atestis, ke direkto de nia Kuomintango estis subtenata de plej multaj popolanoj, tial tio estas nova ŝanco, ni bone tenos ĝin, kaj se akcelado iros en tiu direkto, la rilatoj inter la du bordoj certe estos pli kaj pli bonaj."

En majo de 2008, aviadilo, transportanta vizitan delegacion de Kuomintango, malrapide surteriĝis en nankina flughaveno. Kun varma bonveniga aplaŭdado, Wu Boxiong piediris laŭ ŝtupoj kaj komencis sian unuan vojaĝon al la ĉeftero post sia elektiĝo de kuomintanga prezidanto.

En Pekino, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao faris interparolon kun Wu Boxiong, la du flankoj refoje profunde interŝanĝis opiniojn pri akcelado de plibonigo kaj disvolvo de la dubordaj rilatoj. Wu Boxiong klare memoras la interparolon. Li diris, ke el la parolo de Hu Jintao, li sentis bonan volon de la ĉeftero. Li diris:

"Mi sentas bonan volon de la ĉeftera flanko, aparte, ĝenerala sekretario Hu Jintao staras sur la historia alteco, makroskope traktas problemojn, tial li diris, ke se ni povos establi konfidon kaj posedi komunan konon en la jaro 1992, aliaj problemoj estos facile solvataj. Komenciĝis solvo de facilaj, ekonomiaj problemoj, post politikaj kaj malfacilaj, tial li klare diris, ke oni unue rekomencu normalan kunaranĝan sistemon de fonduso de interfluo inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo kaj asocio de rilatoj inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo, poste la du establaĵoj povos fari multajn aferojn, rajtigitajn de la registaroj."

En ĉi tiu vizito, la du flankoj unuanime emfazis, ke la du flankoj devas meti disputojn aliflanke kaj kune krei ambaŭflankan gajnon sur la bazo de "komuna kono en 1992."

En 2009, servotempo de Wu Boxiong pri prezidanto de Kuomintango limtempiĝos. Li, kiel budaisma fidelulo, multfoje esprimis, ke tiam li forlasos la politikan rondon kaj revenos al la budaisma rondo, daŭrigos budaisman aktivadon, ĉar en lia koro, budaismo estas lia fina rezulto.


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040