china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hongkong-a Speciala Administra Regiono
(GMT+08:00) 2007-06-25 17:30:35

La 1-an de julio, 1997, Hongkong revenis al la patrolando, kaj tiel malfermiĝis nova paĝo de Hongkong.

Laŭ la orientilo "Unu lando kun du socisistemoj", la ekzistantaj kapitalisma sistemo kaj vivmaniero en Hongkong restas senŝanĝaj dum 50 jaroj, tie praktikiĝas "administrado de Hongkong per hongkong-anoj" kaj alta aŭtonomeco. Escepte de nacidefendo kaj diplomatio, la Hongkong-a Speciala Administra Regiono ĝuas altan aŭtonomecon.

La leĝoj praktikataj en la Hongkong-a Speciala Administra Regiono inkluzivas "Baza leĝo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono de Ĉina Popola Respubliko", ekzistantajn leĝojn ne kontraŭajn al la Baza Leĝo kaj leĝojn ellaboritajn de leĝo-dona institucio de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Laŭ koncernaj preskriboj de la Baza Leĝo, iuj leĝoj por la tuta lando estas publikigataj aŭ praktikataj post leĝ-dono de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono.

La Baza Leĝo preskribas per leĝa maniero la bazajn orientilon kaj politikojn de la Ĉina Popola Respubliko rilate al la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj la rilatojn inter la centra registaro kaj la Speciala Regiono; la bazajn rajtojn kaj devojn de loĝantoj en Hongkong; la politikan strukturon, ekonomion, financon kaj socian sistemon; rimedojn de la Speciala Regiono por trakti eksterajn aferojn, klarigon pri la Baza Leĝo kaj regulojn pri amendo al la Baza Leĝo.

La administra ĉefo estas estro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Laŭ preskribo de la Baza Leĝo, la administra ĉefo estu decidita dank' al elektado aŭ interkonsiliĝado en la Speciala Regiono kaj poste nomumita de la centra popola registaro. La unua administra ĉefo estu rekomendata de la elekta komisiono de la unua registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj raportata al la centra popola registaro por nomumiĝo. La elekta komisiono konsistas el 400 personoj el diversaj socirondoj. La dua administra ĉefo estu elektita de elekta komisiono el 800 personoj. La rimedo por decidi la administran ĉefon estu difinita laŭ la reala stato de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj laŭ la principo progresi iom post iom, kaj finfine estu atingita la celo, ke la administra ĉefo estu decidita de ĝenerala elektado, proponite de kandidatiga komisiono kun vasta reprezentanteco laŭ demokratia procezo.

La Leĝdona Konsilio estas leĝdona institucio de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Ĝi respondecas pri ellaborado de leĝo, sankcio de imposto kaj publika elspezo, pridemando al la laboro de la registaro, kaj tiel plu. Laŭ preskribo de la Baza Leĝo, la Leĝdona Konsilio naskiĝas el elektado. La konsilio konsistas el 60 parlamentanoj. La dua Leĝdona Konsilio naskiĝis el elektado, la 11-an de septembro, 2000. Ĉe distrikta nivelo, la 18 distriktaj parlamentoj prezentas opiniojn pri bonstatiga afero de la propraj loĝantoj, ili ankaŭ estas kanalo por konsulti la publikon.

La kortumo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono konsistas el lastainstanca juĝejo, alta juĝejo, distrikta juĝejo, tribunalo de juĝdepartemento kaj aliaj fakaj tribunaloj. Sub la alta juĝejo estas tribunalo de apelacia instanco kaj tribunalo de originala proceso.

En Hongkong estas 6 milionoj kaj 700 miloj da loĝantoj. Hongkong estas grava komerca, financa kaj naviga centro en la mondo kaj ankaŭ altefika transita haveno. De 2000 ĝis 2001 la totala enspezo de la hongkong-a registaro superis 225 miliardojn da hongkongaj dolaroj kaj la publika elspezo, 267,5 miliardojn da hongkongaj dolaroj. Ĉe la fino de tiu jaro la akumulita rezervado de la registaro estis 430,278 miliardoj da hongkongaj dolaroj. En 2000 la pokapa totala produktovaloro superis 190 000 hongkongajn dolarojn kaj per tio, Hongkong okupis la dua lokon inter la aziaj landoj kaj regionoj, nur post Japanio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
Hongkong
v Internacia simpozio pri Baza Leĝo en Hongkong 2007-06-23 16:07:53
v Hongkongo aktive akcelos ekonomian kaj komercan kunlaboron kun landinterno 2007-06-22 09:43:54
v (foto)Hongkong sukcese plenumis politikon "Unu Lando kun Du Soci-Sistemoj" 2007-06-19 16:24:59
v (foto)Ĉinio konsekvence subtenos disvolvon de hongkong-a turismo 2007-06-16 15:32:20
v Reveninte hejmlanden, popola interŝanĝo inter Hongkongo kaj Taiwan disvolvas prospere 2007-06-14 14:37:49
v Hongkong okupas 5-an lokon de plej influaj urboj en la mondo 2007-06-13 19:23:24
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040