china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mi konas novan Ĉinion ĉiutage
(GMT+08:00) 2008-03-10 17:16:04

Tiantongyuan ests plej granda loĝkvartalo en Pekino. La nombro de la loĝantoj atingos 300 milojn. Tio similas la loĝantonombron de iu meza urbo en Hispanio. Pro la granda nombro kaj distanco al urba centro komence la trafika stato ĝenis lin.

Pri tio He Liou diris, ke pro multiĝo de aŭtoj pli rapide kuras la bicikloj.

Tamen sekve de perfektigo de trafika instalaĵo, multe boniĝis la trafika stato tie.

"Nun multiĝis linioj de aŭtobusoj ĉe Tiantongyuan kaj estas 2 metroj ligantaj la loĝkvartalon kaj la urban centron. Antaŭe mi iris al mia laborejo per 2 horoj, sed nun nur 1 horo kaj 30 minutoj. Se mi iros al la urba centro, mi bezonos nur duonan horon. Mi tre ŝatas loĝi en Tiantongyuan-loĝkvartalo pro la kvieta medio kaj oportuna trafiko."

Krom rapida disvolviĝo de ekonomio He Liou ankaŭ rimarkis ŝanĝiĝon de ĉinoj en pensado.

La ĉina ekonomio rapidege disvolviĝas pro reformado kaj malfermo. Ŝanĝiĝis iuj tradiciaj konceptoj de ĉinoj.

Antaŭ 10 jaroj He Liou konatiĝis kun sia edzino en iu kuniĝo de amikoj. Ili konatiĝis, enamiĝis kaj formis familion en Pekino. He Liou diris, ke la procezo de ilia geedziĝo estas tre glata. La gepatroj de la du flankoj sensurpriziĝe akceptis la familiiĝon de ili. Li sentas feliĉon pri tio, ĉar en antaŭ-10-jara Ĉinio, iuj homoj opiniis, ke estas iomete strange ekziniĝi kun fremdlandano.

"Ĉar mi estas fremdlandano kaj estas pliaĝa ol mia edzino, iuj homoj sentas strangecon pri tio. Ili demandis min, ĉu ŝi estas mia mastrumistino. Tio malĝojigis nin. Sed nun tia translanda geedziĝo estas pli kaj pli ordinara en Ĉinio. Nemulte da homoj faros tian demandon."

Niuniu, la filino de He Liou, aĝas je 9 jaroj. Ŝi lernas en elementa lernejo sub Pekina Scienc-Teknika Universitato. Ne simile al tio, ke gefiloj de multe da fremdlandanoj loĝantaj en Ĉinio vizitas privatajn aŭ internaciajn lernejojn. Sed He Liou kaj lia ekzino plie kredas ĉinan ŝtatan lernejon.

"Iuj privataj aŭ internaciaj lernejoj ne atentas instruadon de la ĉina lingvo. Estas tro libere en hispanaj lernejoj. Ŝajne la instruistoj ne havas iun ajn aŭtoritaton. Estas bona la eduka kvalito de ĉinaj ŝtataj elementaj lernejoj. Infanoj povas lerni respekti aliajn homojn. Niuniu tre kontentas pri la lernejo. De tempo al tempo ŝi prezentis sian hejmtaskon al mi, mi povas senti ŝian konfidon kaj deziregon por lernado."

He Liou opinias, ke li pliprofunde radikas en Ĉinio, plineprofunde radikas en Hispanio.

"Ĉinio donis al mi multe da surprizoj. Mi ricevis ekzinon kaj havas mian filinon. Mi tre kontentas pri mia vivo. Mi ĉiam estas feliĉa. Mi propre sentis la rapidan disvolviĝon de Ĉinio kaj bone kunordiĝis kun la vivo en Ĉinio. Mi esperas ĉiam vivi en Ĉinio."

Karaj aŭskultantoj, ĵus vi aŭdis 3-an programereton de seria raporto Ĉinio en Miaj Okuloj. Bonvole aŭskultu la 4-an progremereton en la venonta semajno. Dankon pro via aŭskulto!


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040