En la plagitaj lokoj okazis multaj kortuŝaĵoj. En mezlernejo de la urbeto Deyang, kiam okazis la tertremo, instruisto Tan Qianqiu etendis siajn brakojn kaj korpe kliniĝis al la lernotablo por protekti siajn kvar lernantojn. La kvar lernantoj estis savataj dum la instruisto forlasis sian vivo por ĉiam. En la hospitalo de la urbo Dujiangyan, 5 kuracistoj, farantaj operacion por malsanulo, tuj surventriĝis sur la operacia platformo kiam okazis tretremo. Ili per siaj korpoj savis la malsanulon. Vizaĝe al la neatentita katastrofo, ili restigis la vivon. Tiu kuraĝo, tiu respondeco ja estas homeca forto.
La homeca forto estas solidareco, kiu formas grandan muron por bari la malfacilon.
"La situacio estas serioza en plagitaj lokoj. Ni volas doni nian forton eĉ malgrandan. Tio estas spirito de solidareco kaj persistemo. Ni ĉiuj faras nian eblon por helpi la plagitojn"
La parolo elbuŝiĝis de ordinaraj urbanoj de Chengdu, ĉefurbo de Sichuan. Post tertremo en Wenchuan, ĉinaj popoloj tuj ekagadis per la rapideco nevidita antaŭe. Urbanoj de Chengdu, Beijing, Kantono kaj aliaj urboj, spontanee rapidis al la stacio por kolekti sangon, ili donis sian zorgon al vunditoj per la freŝa sango. Ili diris, ke se bezonate, ili kuras kiam ajn por elfluigi sian sangon.
1 2 3 4 5 |