china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Homeca forto evidentiĝas en la katastrofo
(GMT+08:00) 2008-06-03 11:11:25

Rapide ekagadis ankaŭ la ĉindevenuloj kaj ĉinmigrintoj en eksterlandoj. Ili sinsekve alkuris ĉinajn organojn en la loko por finance doni helpon kaj anime kuraĝigon.

La homeca forto estas translandlima zorgado kaj helpado.

"La perdo de la vivo kaj la havaĵo de ĉinoj ja estas la perdo de la pakistana popolo. En tiu peniga momento, la pakistana registaro kaj la popolo estas kune kun la ĉina popolo. Ni subtenas al vi kaj laŭeble plej energie liveras la helpon" diris ĉefministro de Pakistano Yousuf Raza Gilani en la ĉina ambasadorejo en Pakistano. Li esprimas sian konsolon al la provinco Suichuan.

Post kiam okazis la tertremo en Wenchuan, disverslandaj registaroj kaj popoloj kaj internaciaj organizoj donis siajn konsolojn al Ĉinio, kaj liveris grandkvanton da materialoj. Ili ne nur sendis la konsolajn telegramojn sed ankaŭ grandsumon da mono por helpi Ĉinion. Savantoj el Japanio, Rusio, Koreio kaj Singapruo sinsekve atingis la plagitajn lokojn kaj kune kun ĉinaj savantoj senlace savi plagitojn sub la ruinoj. Al la katastrofo, la translima zorgado kaj helpado ja estas homeca forto.

La homeca forto signifas neniam rezigni kaj ĉiam havigi al si la esperon.

1 2 3 4 5
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040