china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Naciecoj en Tibeta Aŭtonoma Regiono
(GMT+08:00) 2009-02-20 17:20:17
La Tibeta Aŭtonoma Regiono estas loko plej dense loĝata de tibetanoj, okupantaj 45% de la totala nombro de la tibetaj loĝantoj de Ĉinio. Krom la tibeta nacieco, en la regiono vivas la han-nacieco, hui-nacieco, menba-necieco, luoba–nacieco, naxi-nacieco, nu-nacieco, dulong-nacieco kaj aliaj dekkelkaj naciecoj, kaj establiĝis naciecaj gubernioj menba-a, luoba-a, naxi-a kaj aliaj.

Tibet-nacieco

Tibetanoj estas ĉefaj loĝantoj en Tibeto. Ilia lingvo estas en la kategorio de la han-tibeta lingv-sistemo. Tibet-nacieco ĉefe prenas agrikulturon kaj brutfredadon. Urbanoj estas multe okupataj pri metiindustrioj, industrio kaj komercado.

Tibetanoj kredas je la tibeta budhismo, entuziasmaj kaj malkaŝemaj, kanteblaj kaj danceblaj. La tibeta kanto estas orelplaĉa. Viroj sinvestas per larĝaj roboj, fraŭlinoj vestas senmanikaj roboj kun rubandoj sur la talio. Virinoj multe ligas antaŭtukojn desegnitajn per koloraj ĉielarkoj en la talio. Ĉu viroj ĉu virinoj ĉiuj havas harligojn kaj ŝatas ornamaĵojn. En malsamaj regionoj diferecas la ornamaĵoj de la vestoj. La ĉefa manĝaĵo de tibetanoj estas zanba-o el sekalo aŭ pizo, ili ŝatas drinki buteran teon, laktan teon kaj sekalan vinon; ŝafaĵo kaj bovaĵo plaĉas al ili. En antikveco tibetanoj vivantaj en la tibeta altebenaĵo iam praktikis enterigon tamen nuntempe furoras funebrado ĉiela, fajra kaj akva.

Menba-nacieco

Menba-nacieco estas antikva nacieco loĝantaj sur la tibeta altebenaĵo, dise etendiĝanta en la Menyu-distrikto de la suda parto de Tibeta Aŭtonoma Regiono. Iuj loĝas en gubernioj Motuo, Linzhi kaj Cuona. Menba-nacieco sin okupas ĉefe pri la agrikulturo kaj samtempe pri brutbredado, forstumado, ĉasado kaj metilaborado. Ĉiuj el la menba-nacieco vestas sin per ruĝaj roboj kaj portas bruna-flavajn ĉapojn aŭ nigrajn feltajn ĉapojn. Virinoj portas braceletojn, orelringojn kaj aliajn ornamaĵojn, viroj kunportas hakilojn sur la talio. Menba-anoj havas hobion de drinkado kaj tabakflaradon. La manĝaĵoj de la nacieco estas multe faritaj el rizo, maizo kaj fagopiro. Multaj menba-anoj kredas je tibeta budhismo. En iuj lokoj oni kredas je primitiva sorĉarto, multas sepultoj akva, tera, ĉiela kaj fajra.

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040