china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Naciecoj en Tibeta Aŭtonoma Regiono
(GMT+08:00) 2009-02-20 17:20:17

Programoj por helpi Tibeton

Pro la deteno de la historia kaj natura faktoroj, Tibeto, titolita "la Monda Firsto", delonge sin trovis en postiĝinta ekonomia kaj socia evoluado. En 1994, la centra registaro okazigis la 3-an kunsidon pri helpo al Tibeto kaj difinis 62 programojn por helpi la konstruadon de Tibeto. Tiuj programoj rilatas al agrikulturo, brutbredado, forstumado, energio, trafiko, poŝtado, telekomunikado kaj aliaj flankoj, kun la totala investo de pli ol 4,86 miliardoj da juanoj de renminbi. Nun tiuj programoj jam ĉiuflanke finkonstruiĝis por aplikado kaj evidente efikas ekonomie kaj socie.

La 62 programoj akcelas la disvolviĝon de la tibeta ekonomio, samtempe ŝanĝas la vivmanieron de la tieaj popolanoj miljare ekzistanta sur la altebenaĵo. Nun en Lasao, la ĉefurbo de la regiono, urbanoj povas ĉiutage spekti la satelitajn televidajn programerojn; en la tri-rivera baseno de la orienta parto de Tibeto, la agrikulture sinteza ekspluatado faris el la dezerto vivan oazon; en la suda Tibeto, altaj instruaj domoj anstataŭas malaltajn kabanojn. Infanoj kun la sonĝo de la gepatroj eniris en la larĝan kaj helan lernoĉambron; super la Potala-palaco pavimita per granito ĉiam flirtas koloraj flagoj, tien svarmas turistoj, tie estas fenestro montri la novan aspekton de la neĝa altebenaĵo al la mondo.


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040