china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Panda vivstato post tertremo en Wenchuan
(GMT+08:00) 2009-05-05 17:42:37

"Mi volas scii, kiel pandoj statas? Ĉu ili havas bambuojn por manĝado? Ĉu ili bone vivas?"

Antaŭ nelonge, pekina knabino Jiang Ruoxi adiaŭis 8 pandojn, kiuj vivis 9 monatojn en Pekina Zoologia Ĝardeno, ili estas el la 63 pandoj, kiuj translokiĝis de Wolong al diversaj provincoj kaj municipoj por portempa bredado post la fortega tertremo en Wenchuan en la 12-a de majo de la lasta jaro. Post unu jaro, multaj pandoj komencis sinsekve reveni al ripozejo en la provinco Sichuan. Do, kia la rekontrua stato de hejmloko de pandoj estas kaj kiaj la vivo kaj sanstato de pandoj? Ĉi tiuj temoj estas atentataj de amikoj ŝatantaj pandojn. Nun bonvole aŭskultu nian plej freŝan raporton pri vivstato de pandoj.

"Kiam okazis la tertremo, la tero ege ektremis, ĉi tiuj pandoj ne kuraĝis moviĝi kaj estis tre timaj, ili amasiĝis kune. Ĉi tia psikodamaĝo estas serioza."

La 8-a-grada tertremo kaj la 11-a-grada fendo serioze damaĝis pandan protektan zonon en Wolong, kiu distancas de la tertrema centro je proksimume 11 kilometroj, ankaŭ kaŭzis seriozan damaĝon al pandoj. Rememorinte mienon de pandoj en la tertremo, Zhang Hemin, estro de ĉina esplora centro pri protektado de pandoj en Wolong, kiu estas titolita "panda patro", ankoraŭ estas dolora. Li diris, ke en la tertremo, iuj pandoj estis premitaj de ŝtonoj, iuj abortis pro teruro, ĝiaj teruraj okuloj ege malĝojigis homojn. Sed post unu jaro, la maniero de "nutrado per amo", stimulata de li, naskis klaran efikon. Li diris:

"Ni faris psikokonsolon al pandoj. Ni postulas, ke homoj ofte mankaresu ĝin, alproksimiĝu al ĝi kaj parolu kun ĝi, ne staru sur alta pozicio, kaj postulas, ke laborantoj faru interfluon ĉe la tero. Dank' al unujara klopodado, niaj pandoj baze reviglis ĝis la nivelo antaŭ unu jaro."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040