china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Panda vivstato post tertremo en Wenchuan
(GMT+08:00) 2009-05-05 17:42:37

Lastatempe, farante intervjuon en panda genera esplora bazo en Chengdu, kiu distancas de Wolong je pli ol 100 distancoj, raportistoj vidis, ke kelkaj pandoj ĝoje ludas, la figuroj estas amindaj. Iu sinjoro el usona Vaŝingtono interesiĝe vidis, ke pandoj manĝas bambuojn. Li diris:

"Mi sentas, ke pandoj estas interesaj. Mi unuafoje vidis pandojn, aparte vidis, ke pandidoj ludas. La desegno de la bazo estas bona."

Bredisto Tan kaj studenta volontulo el Japanio preparas manĝaĵojn por pandoj aliflanke. Tan konigis, ke post la tertremo, 4 pandoj estis transportitaj de Wolong ĉi tien, nun ili ne havas diferencon de aliaj pandoj. Tan rakontas pri pandoj kvazaŭ pri propraj infanoj. Li diris:

"Se vi bone traktas pandojn, ili estos obeaj. Se pandoj malsaniĝas, veterinaroj kuracos ilin. Sed mi ankoraŭ estas tre maltrankvila."

Pro la tertremo, la panda bazo kaj ripozejoj de sovaĝaj pandoj en Wolong ĉe la tertrema centro estis serioze damaĝitaj, 70% de ripozejoj de sovaĝaj pandoj, precipe bambuaj fontoj sur la alteco je 2 mil ĝis 2,5 mil metroj super la marnivelo estis serioze damaĝitaj, pandoj alfrontis minacon de manko de manĝaĵoj. Panda genera esplora bazo en Chengdu tuj liveris helpon kaj venkis la malfacilon. Estro de la bazo sinjoro Zhang Zhihe diris:

"Nia bazo plantis pli ol ducent bambuojn. Ili estas savaj manĝaĵoj por pandoj kiam katastrofo okazos."

Nun, pandoj el Wolong jam estis bone aranĝitaj, sed rekonstruado de wolong-a natura parko kaj frua reveno de pandoj al originaj ripozejoj ankoraŭ estas la plej granda volo de Zhang Hemin, estro de ĉina esplora centro de protektado de pandoj en Wolong. Li diris:

"Ni starigis portempajn ĉaletojn kaj establaĵojn por pandoj kaj translokigis pandojn. Sed ili certe sentis malbone. Wolong estas la origina ripozejo kaj la plej komforta loko por ili."

La nova loko de la esplora centro de protektado de pandoj jam estis elektita. Oni sinteze konsideris geologian sekurecon, vivkutimojn de pandoj kaj aliajn faktorojn en elektado. Medio, klimato kaj kondiĉo de akva riĉfonto estas plej bonaj en Wolong, la totala investo superis 1,4 miliardon da juanoj kaj rekonstruado ĉiuflanke funkcios en julio de la kuranta jaro.

Laŭ konigo, la rekonstruado estas forte subtenata de mondaj diversrondaj amikoj kaj organizoj. La panda genera esplora bazo en Chengdu venis 12 milionoj da juanoj donitaj de diverslandaj registaroj, neregistaraj organizoj, internaciaj entreprenoj kaj personoj. Pro tio, Zhang Hemin plenas de fido pri la rekonstruado.

Zhang Hemin esperis, ke sovaĝiga trejno kaj reveno al la naturo por artegeneritaj pandoj povos esti frue rekomencataj, tio helpos solvi variecon de panda heredado kaj teni vivecon de panda gento. Por garantii, ke la laboro glate rekomencu en 2 aŭ 3 jaroj, nun oni devas urĝe plenumi inĝenieriaĵon de jungo de geologia katastrofo kaj replantado de vegetalaro. Li eksplikis, ke generado de sovaĝaj pandoj estas la translokiĝa procezo de altituda altigo. En diferencaj altecoj, tempo de bambuŝosa kresko estas malsama, post kopulacio de pandoj en marto kaj aprilo ĉiujare, por rezervi forton, femalaj pandoj movas sin de malalta loko al alta por serĉi bambuŝosojn, ĝis ili naskos bebojn en aŭgusto kaj septembro. Por pli bone rekonsrui ripozejon kaj renormaligi naturan generan procezon de sovaĝaj pandoj, li esprimis, ke nun oni planas movi pli ol 870 kamparanajn familiojn de sur monto en rivervalon.


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040