china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino bonvenigas vin!
(GMT+08:00) 2008-08-07 10:56:54

Xiong Yumei konigis, ke nun Pekino jam difinis 598 "Olimpikajn Familiojn", multaj loĝas ĉe konkursejoj de Pekinaj Olimpikoj aŭ ĉe regionoj plenaj de kultura atmosfero. Shichahai-regiono, en kiu la familio de la geedzoj Jing Jichang kaj Wang Zhixi loĝas, ĝuste estas la pekina malnova protekta regiono. Antaŭ 3 jaroj, iuj turistoj vojaĝis en la regionon, ankaŭ de tiam sinsekve turistoj vizitis la familion, interalie multaj estas fremdlandanoj, kiuj ŝatas la ĉinan kulturon. Sed lingvo estis la granda obstaklo de interfluo. Por solvi la problemon, de la jaro 2006, la geedzoj Jing Xichang kaj Wang Zhixi lernan la anglan lingvon, nun ili povas paroli en la angla lingvo en ĉiutaga vivo. Ankaŭ per la supereco, ilia familio sukcese estis elektita kiel "Olimpika Familio". Por pli bone gastigi turistojn, ili ankaŭ rekonstruis proprajn instalaĵojn, nun ĉiuj ĉambroj havas klozetojn kaj duŝajn instalaĵojn, diurne varma akvo estas liverata, ankaŭ senlima surretejo estas provizata.

Aŭgusto estas la pluva sezono en Pekino, ĵus estis serene, subite tondras kaj fulmas, ekpluvas.

Peter kaj Simona ne havas ombrelon. Kiam ili maltrankviliĝis, mastrino Wang Zhixi alportis forĵeteblajn pluvmantelojn. Ŝi diris:

"Ni preparis unufojajn pluvmantelojn por gastoj. Por ke gastoj ne renkontu malfacilon, ni devas pensi pri ĉiuj eblaj problemoj.'

Ĉi tia zorgema servado naskis hejman atmosferon por la germanaj geedzoj Peter kaj Simona. Simona sciigis al raportisto:

"Ĉio estas tre bona! Necesejo estas nove ornamita, kaj ĉiuj uzaĵoj estas novaj, kaj instalaĵoj estas kompletaj. Ni sentas, ke loĝado ĉi tie estas oportuna kaj kvieta. Ni tre ŝatas."

Ankaŭ per riĉaj kulturaj scioj, la geedzoj Jing Jichang kaj Wang Zhixi surprizis Peter kaj Simona. Post unutaga vojaĝo, Peter kaj Simona sidas sub lagenaria subportilo, kaj aprecas ĉinan teon kaj interesiĝe aŭskultas rakonton pri la ĉina tradicia loĝejo Siheyuan.

"Kial la loĝejo estas titolita Siheyuan? Ĉar ĉinoj plene zorgas pri oro, ligno, akvo, fajro kaj tero. La ĝardeno havas teron. La oriento signifas lignon, en la ĉina lingvo la ideografiaĵo oriento kaj la ideografiaĵo ligno kombinas la ideografiaĵon Dong, Dong signifas talentulon, tial en Ĉinio filoj devas loĝi en la orienta ĉambro, por fariĝi talentuloj iutage. La okcidento apartenas al oro, filinoj devas loĝi en la okcidenta ĉambro, tio markas trezorecon. La nordo apartenas al akvo, ofte gepatroj loĝas en la norda ĉambro, markanta respektadon. Kaj la sudo apartenas al fajro, ofte ĉinoj ne loĝas en la suda ĉambro kaj la ĉambro estas uzata por rezervi objektojn. Siheyuan ĝuste estas la harmonio inter orienta ligno kaj okcidenta oro kaj la harmonio de norda akvo kaj suda fajro."

Kontaktiĝo kun fremdlandaj amikoj ankaŭ profitigis la geedzojn Jing Jichang kaj Wang Zhixi. Jing Jichang diris:

"Loĝado de fremdlandaj amikoj ne influis nian vivon, aliflanke ni povas pli multe kompreni ilian kulturon. Mia filo laboras en Kanado, tial mi tre volas scii la kulturon de fremdlandaj amikoj."

"Mi povas iom paroli en la angla lingvo. Ankaŭ fremdlandaj amikoj lernis iom la ĉinan lingvon, ni kune babilas, se ni ne povas kompreni unu la alian, ni konsultas vortaron, ĉi tia interfluo estas interesa. Per la interfluo, ni montras nian propran vivon al fremdlandaj amikoj. Se ili ne eniras en mian hejmon, sed nur piediras en stratoj, ili ne povas scii kion ni manĝas, kion ni uzas, ne povas scii la staton pri higieno kaj pri aliaj flankoj. Nur loĝado en familioj de ĉinoj, ili povas kompreni la veran Pekinon kaj veran Ĉinion."

Karaj aŭskultantoj, same kiel la geedzoj Jing Jichang kaj Wang Zhixi, ĉiuj pekinanoj kaj ĉiuj ĉinoj bonvenigas diverslandajn amikojn per siaj karakterizaj kulturoj kaj granda varmeco kaj kune ĝuas la olimpikan grandiozan bankedon.

Karaj aŭskultantoj, "Olimpika Familio" bonvenigas vin kaj Pekino bonvenigas vin! Nun ni finu la programeron. Dankon pro via aŭskulto!


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040