china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri Chen Xiexia
(GMT+08:00) 2008-08-12 20:45:48

Krom premo, la karaktero de Chen Xiexia fontas el remuldado de la vivo. En sia infaneco, Chen Xiexia kapablis tiri ĉaregon, tial ŝi estis selektita al halterleva teamo en sporta lernejo kaj ekricevis fakan trejnadon. De tiam, ŝi sonĝis fariĝi monda ĉampiono. Sed ŝia halterleva vojo ne estis glata, ŝi dufoje preskaŭ foriris el la teamo. Sed Chen Xiexia ne forlasis la sonĝon pro malebena travivaĵo, kiu siaflanke stimulis ŝin. Dank' al sia senĉesa klopodado, en Monda Ĉampionado ŝi gajnis 3 orajn medalojn kaj faris miraklon. Gvidanto de ĉina halterleva teamo Ma Wenguang ne surpriziĝis de la hodiaŭa atingo de Chen Xiexia. Li diris:

"Mi komprenas Chen, ŝi plenas de fido, ne lertas en parolo kaj la karaktero estas iom viva iom sinĝena, tre konformas al halterlevo."

Chen Xiexia naskiĝis en Panyu de la ĉina provinco Guangdong. Ŝi amas salikokon. En la infaneco, reveninte hejmen post trejnado en sporta lernejo, ŝi manĝis 400 gramojn da salikokoj. Pro tio ŝia patro Chen Xiquan ofte kaptis salikokojn el rivero. La familio de Chen estas ordinara. Eĉ kiam Chen Xiexia gajnis ĉampionecon en Monda Ĉampionado en la lasta jaro, ŝiaj familianoj nur babilis iom pri tio kun parencoj. Post la konkurso, intervjuate Chen Xiexia simple respondis demandojn de raportistoj. Demandite pri tio, kion si volas diri al siaj familianoj, Chen Xiexia diris:

"Nun mi ne scias kion mi vere volas fari, vere ne scias, nur dankas miajn gepatrojn."

Efektive, antaŭ ol akiri oran medalon de la olimpikoj, Chen Xiexia travivis akran internan konkuron en ĉina virina halterleva teamo kaj portis pezan psikopremon.

En ĉina tutlanda halterleva konkurso en la lasta aprilo, Chen Xiexia gajnis ĉampionecon per la totala rezulto de 213 kilogramoj, per tio ŝi gajnis la ŝancon partopreni en la olimpikoj. Sed en la unua dektago de la lasta julio en trejno, ŝia gambo vundiĝis pro streĉiĝo. Chen Xiexia malkaŝe diris, ke post la vundiĝo ŝi tre malĝojis. Sed ŝi ankoraŭ persisti kaj neniam forlasis sian sonĝon. Fine, ŝi fariĝis unu el ĉinaj sportistoj, kiuj partoprenu en la olimpikoj.

Chen Xiexia tre atentas emocion. En konkursejo, ŝi kaj ŝiaj koleginoj estas konkursanoj, ekster la konkursejo ili estas fratinoj. Akirinte oran medalon, ŝi parolis al siaj koleginoj.

"Mi volas diri al ili, mi ne maltrankviligis ilin, ankaŭ dankas ilin pro ilia subteno kaj bondeziro al mi, dankon."

Eble, la peza ora medalo havas multan signifon por la fraŭlino, travivinta antaŭan malsukceson kaj hodiaŭan sukceson, Chen Xiexia ankoraŭ daŭrigos sian vojon. Pro stabila karaktero kaj diligenta sinteno, ŝi posedas pli brilan estontecon. Ĉefa trejnisto de ĉina virina halterleva teamo Ma Wenhui atendas, ke Chen Xiexia kreos pli vastan spacon. Li diris:

"Ŝi estas tre diligenta. Se ŝi persistos, ŝi progresos plu."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040