china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Volontulo el Taiwan
(GMT+08:00) 2008-08-22 17:07:19

En 1994, Lin Qingfa venis al Pekino por laboro. Han Xiumei diris, ke ŝia edzo ĉiam sentis bedaŭron pro neeblo partopreni en olimpikoj, poste li havis kuraĝan penson: li ne povas partopreni en olimpikoj, sed li povas fiskloĝiĝi hejmon ĉe olimpika vilaĝo. Nun, sidante en propra hejmo, Han Xiumei povas klare vidi proksimajn Birdan Neston kaj Akvan Kubon.

En ordinara tempo, Han Xiumei kune kun filino kaj filo loĝas en Taiwan, ŝi speciale venis al Pekino antaŭ inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj. Kaj en aŭgusto kiel volontulo ŝi komencis sian servadon al Pekinaj Olimpikoj.

"Mi laboras en la dua kampo de basbala konkursejo en Wukesong, mia laboro eble estas enkonduki spektantojn, aŭ ekzameni biletojn, ĉar posteno alternas, ni alterne manĝas, tial mi devas bone koni ĉiujn laborojn."

En Pekino, troviĝas pli ol 20 volontuloj el familianoj el taiwan-aj komercistoj, kiel Han Xiumei, ili tute servas en konkursejo en Wukesong. Ankaŭ pli ol 200 volontuloj el taiwan-aj lernantoj, kiuj lernas en la ĉeftero. Cetere, aliaj 91 taiwan-anoj speciale per aviadilo venis al Pekino por servi kiel volontuloj. La 91 taiwan-anoj estas selektitaj el pli ol 3 000 petantoj.

Por pli bone servi al la olimpikoj, taiwan-aj volontuloj akceptis diversajn trejnojn. Same, en la unua tempo ili sentis pekinan entuziasmon, ili estas enloĝigitaj en pekinaj universitatoj, per atesto de volontuloj, ili povas senpage veturi per pekina oportuna publika trafiko.

Sekve de funkciado de Pekinaj Olimpikoj, volontuloj jam sinsekve marŝis sur proprajn postenojn, en somero en Pekino, Han Xiumei foje post foje iras kaj reiras inter laborejoj. Kvankam vetero estas varma, tamen Han Xiumei estas gaja.

"En mia vivo, mi povas partopreni en ĉi tia solena afero, mi estas feliĉa."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040