china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pro olimpikoj, la mondo komprenas Ĉinion
(GMT+08:00) 2008-08-26 17:33:27

"La akceptado al fremdlandaj amaskomunikiloj dum la olimpikoj estas tre bona. Niaj loĝado kaj veturado estas tre konformaj. Labora medio en novaĵ-centro estas kontentiga, kvankam ni venis el islama lando, tamen ni ne renkontis iun ajn problemon pri manĝado. Samtempe, intervjua medio de Pekinaj Olimpikoj estas tre libera, ĉiuj raportistoj fremdlandaj povas fari intervjuon laŭ sia plano, ni neniam renkontis iun ajn baron kaj la laboro tre glatis."

Turka ŝtata asocio de radio kaj televidado sendis preskaŭ 50-homan raportadan grupon al Ĉinio, inkluzive de multaj turkaj spertaj sportaj komentariistoj kaj raportistoj, Zafer Akyol ĝuste estas unu el ili. Zafer Akyol estas turka fama sporta komentariisto kaj faris raportadon pri multaj olimpikoj. Li sciigis al raportisto, ke Pekinaj Olimpikoj estas liaj plej neforgeseblaj olimpikoj. Li diris:

"En olimpikoj, kiujn mi travivis, Pekinaj Olimpikoj estas plej bonaj, klopodado de gastiganta flanko en laboro de trafiko kaj volontuloj estas plej kortuŝa."

En la turka raportada grupo, multaj homoj unuafoje alvenis al Pekino. Ili surpriziĝis pri pekina moderna disvolva aspekto. Estro de novaĵ-fako sub turka ŝtata asocio de radio kaj televidado sinjoro Yuksel Degercan ĝuste estas unu el ili. Antaŭe, lia kono pri Pekino venis el iuj antikvaj filmoj. Vere veninte ĉi tien, li trovis, ke Pekino estas la internacia granda urbo, kiu posedas profundan kulturan enhavon kaj modernan aspekton. Pro tio, li emociite diris, ke olimpikoj donas la ŝancon, ke la mondo komprenu iun urbon kaj iun landon. Li diris:

"Antaŭ la olimpikoj, tiel multaj fremdlandaj raportistoj ne venis al Ĉinio, ĉifoje ni ne nur montris plej freŝajn kaj plej rimarkindajn olimpikajn raportojn al turkaj spektantoj, sed ankaŭ dissendis pekinajn informojn pri historio, kulturo, turismo, moderna disvolvo kaj aliaj flankoj. Antaŭe por turkaj spektantoj, informoj pri Ĉinio estis relative malmultaj, sed mi konvinkiĝas, ke per ĉifoja grandskala raportado, pli da turkistoj ŝatos Ĉinion, laŭ mi en multaj landoj estas same."

Kompare kun la turkaj raportistoj, kiuj unuafoje alvenis, raportisto de turka novaĵ-agentejo Anadolu al Pekino sinjoro Kamil Erdogdu jam laboris en Ĉinio pli ol dek jarojn, li persone travivis pekinajn ŝanĝiĝojn en la lastaj jaroj kaj klopodadon por gastigi la olimpikojn. Li esperis per komuna klopodado de li kaj liaj kolegoj montri veran Pekinon al la mondo. Li diris:

"Per gastigo de la olimpikoj, la mondo pli bone komprenis Ĉinion, pli da fremdlandaj amikoj venis kaj vidis neatenditan aspekton. Ĉinio posedas tre brilajn civilizacion kaj longan historion kaj kulturon. Se oni ne venis kaj ne vidis ĉion, oni sentas grandan bedaŭron. Mi konvinkiĝas, ke pro la olimpikoj, Ĉinio estos pli malferma."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040