china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Partoprenu en paralimpikoj kaj tuŝu mondon
(GMT+08:00) 2008-09-05 08:41:42

En la ekspozicio, oni eksponas 7 specojn kaj pli ol 80 eksponaĵojn, inkluzive de eksponaĵoj pri la olimpikoj, ekzemple, torĉo de bonaŭspicia nubo, talismanoj de la olimpikoj, talismano de la paralimpikoj bovo Lele, malgrandaj modeloj pri Akva Kubo, Birda Nesto kaj aliaj konkursejoj. Kompreneble, la eksponaĵoj pri la olimpikoj estas plej bonvenigataj. Blinduloj vigle aŭskultis eksplikon kaj zorge palpis ĉiujn eksponaĵojn.

Blindulino Li Jia kortuŝite sciigis al raportistino:

"Antaŭe, mi vizitis Birdan Neston kaj Akvan Kubon, sed mi ne havas la ĝeneralan koncepton pri ili. Nun post palpo, mi komprenas. La 6-an de septembro, mi spektos la inaŭguron de la paralimpikoj en Birda Nesto, nun mi scias, kie mi sidos, alie vere estas, ke blinduloj palpas elefanton, unu-flankeca konjekto."

Pli ol 50-jaraĝa blindulo Shi Jiande estis amanto de sportoj, li amas naĝadon, piedpilkon kaj aliajn programojn. Sed pro akcidento, li blindiĝis. Shi Jiande diris, ke se li ne blindas, li certe vidus stafetadon de la torĉo de bonaŭspicia nubo. Li neniam imagis, ke nun li povas persone tuŝi la torĉon. Shi Jiande alte levis la torĉon super sia kapo, ŝajne transsendus la torĉon. Li diris:

"Estas tre kortuŝe kaj tre fierige, ke mi rekte palpis la torĉon kaj tuŝis la olimpikojn kaj la paralimpikojn. Mi tre ĝojas, ke okazos la paralimpikoj en Pekino. Mi esperas, ke ĉinaj kriplulaj sportistoj gajnos bonajn atingojn en la 13-aj Paralimpikoj kaj la paralimpikoj plensukcesos."

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040