china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Partoprenu en paralimpikoj kaj tuŝu mondon
(GMT+08:00) 2008-09-05 08:41:42

Ankaŭ modelo de japana suŝio, kelkaj belaj kimonoj, liveritaj de Japana Internacia Kunlabora Agentejo same estas ŝatataj de blinduloj, blinduloj sinsekve provvestis sin per kimono. Respondeculo pri programo de volontuloj de la agentejo sinjoro Furukawa Hiroshi sciigis al la raportistino, ke unu el laboroj de la agentejo ĝuste estas sendo de volontuloj al ĉinaj establaĵoj pri helpo al kripluloj. Parolante pri ĉeesto al la ekspozicio antaŭ la paralimpikoj, li diris:

"Estas honore, ke ni ĉeestas al la aktivado. Ni alportis modelon de suŝio kaj kimonon por ke ĉinaj blinduloj havu konon sentuman."

La ĉefurba modela ekspozicio por blinduloj plenas de gaja atmosfero. Volontuloj pacience klarigis ĉiujn aĵojn al blinduloj, kondukis ilin je manoj por palpi eksponaĵojn. Ĉi tio estas eĥo inter manoj, pli multe la komuna ĝuo inter senmankuloj kaj blinduloj. La ĝua procezo alportis grandan emocion al senmankuloj.

20-jaraĝa volontulino Shang Yajing estas studento de Pekina Unueca Universitato. Ŝi unuafoje faris eksplikon por blinduloj. Dum la ekspliko, ŝi ĉiam ridetis. Ŝi diris, ke kvankam blinduloj ne povas vidi ŝian rideton, tamen ŝi konvinkiĝas, ke ili povas senti ĝin.

"Kiam mi vidis, ke blinduloj estas forte sciemaj, tiam mi tre volas lerni pli da scioj kaj per figura klarigo sciigi ĉion al ili kaj kontentigi ilin."

Volontulo Jin Xin diris:

"Ankaŭ mi unuafoje partoprenis en la volontula aktivado, mi tre volas partopreni. Laŭ mi, mi kapablas rakonti tion, kion ili ne povas vidi, ŝajne mi estus ilia okulo. Mi estas tre gaja, ke mi kune kun blinduloj ĝuu la paralimpikojn."

Respondeculo de pekina eduka kaj kultura interflua centro Hongdandan sinjoro Wang Weili sciigis al la raportistino, ke la ekspozicio ne nur liveris platformon al blinduloj por egale partopreni en la paralimpikoj kaj komune ĝui la paralimpikojn, sed ankaŭ liveris la ŝancon, ke la socio komprenu la blindajn homojn kaj atentu ilin. Li diris:

"Unu el gravaj punktoj de la ekspozicio estas partopreno de la socio kaj kompreno al blinduloj. Kiam oni juĝas, ĉu la socio estas evoluinta kaj civilizacia, la disvolva stato de malfortaj popolamasoj estas tre grava enhavo."

Karaj aŭskultantoj, ĉirkaŭ ni ekzistas ili, pro iuj kialoj, ili ne povas vidi plu la mondon, sed ĝuste kiel dirite de volontulo Jin Sin, ni povas fariĝi iliaj okuloj kaj gvidi ilin vidi la mondon per koro. Fine de la programereto, komisiita de pekina eduka kaj kultura interflua centro Hongdandan, ni sincere varbu modelojn por blinduloj, se vi volas liveri modelojn, bonvole kontaktu nin. Nia reta poŝtadreso estas: espradio@cri.com, aŭ sendu leteron al Ĉina Radio Internacia. La poŝtokodo estas 100040, kaj nia telefona numero: 0086-10-68891795. Karaj aŭskultantoj, koran dankon pro via aŭskulto kaj ĝis revido!


1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040