Vizitu Forumon
Antikvece la ĉinoj havis iluziojn pri la luno. Vespere de mezaŭtuno la luno estas aparte plena kaj brila, kaj oni volas kredi, ke belaj legendoj pri la luno estas veraj.
Ĉiujare la kvina tago de la kvina monato laŭ la luna kalendaro estas Drakboata Festo. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ pli ol 2 000 jaroj la granda patriota poeto Qu Yuan (ĉ. 340—278 a.K.) sin dronigis en la riveron Miluo en la kvina tago de la kvina monato pro sia senforteco por savi la patrolandon el pereo.