|
|
||
Nia kaj ankaŭ via kuriero "Mikrofone" fondita en 2003, ĉiam ricevas fortan subtenon kaj ĝuas vastan ŝaton de legantoj post sia apero. "Mikrofone" estas jam fenestro, tra kiu viaj vortoj el letero kaj retmesaĝo karesas la okulojn de tutmondaj samideanoj. Nun la distribua kvanto superas milon kaj centojn da ekzempleroj. En 2007 la kuriero fariĝis gazeto trimonata kaj, en la estonteco eble dumonata dank' al abundiĝo de viaj kontribuaĵoj. Ni atendas vian pluan subtenon en la komuna redaktado! Ja bonvenaj estas ĉiuj kontribuaĵoj rilataj al nia disaŭdigo kaj la E-Movado. Ni kune deziru pli prosperan estontecon de nia Mikrofone! |
Ĉina Radio Internacia (ĈRI) komencis la Esperantan disaŭdigon en la 19-a de decembro, 1964. Ĉiutage la Esperanto-disaŭdigo direktiĝas po unu horo respektive al Eŭropo, Latin-Ameriko, Nordorienta Azio kaj Sudorienta Azio.
Esperanto-redakcio de ĈRI ankaŭ periode renovigas rubrikojn laŭ aktuala bezono aŭ propono de aŭskultantoj. Cetere, ĝi donas de tempo al tempo specialan programeron pri io grava, okazigas aktivadon pri aparta temo kaj aranĝas konkurson. La Esperanto-redakcio de ĈRI ĉiam deziras pli bone servi al diverslandaj aŭskultantoj kaj sincere bonvenigas iliajn kritikojn kaj proponojn. |
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |