Vizitu Forumon
En julio de 2006 Ĉina Radio Internacia lanĉis platformon por liveri brodkastan servon per la ĉina lingvo, la angla, la korea kaj la japana.
Ĉina Radio Internacia lanĉis poŝtelefonan brodkastan kaj televidan servon respektive kun la kompanioj Ĉina Unicom kaj Ĉina Mobile en aprilo kaj aŭgusto de 2007.
En septembro de 2007 Ĉina Radio Internacia oficiale lanĉis sian retradion Webcast, tiel formiĝis la grupo de transmaraj multlingvaj retradioj.
En decembro de 2007, oficiale fondiĝis Konfucea Instituto de Ĉina Radio Internacia. Ĉina Radio Internacia proponis lernadon de la ĉina lingvo per retradio, per la nova mediato, per la patrina lingvo kaj per kluboj de aŭskultantoj en la kvin kontinentoj. Tio estas grava afero kun mejloŝtona signifo en la disvastigo de la ĉina lingvo al la mondo.
En julio de 2008 oficiale malfermiĝis la retpaĝaro 'Pekinaj Olimpikoj۰ Muslim-Gvidlibro' por liveri al diverslandaj islamaj vizitantoj de la Pekinaj Olimpikoj efektivajn informojn rilatajn kun iliaj propraj naciaj kaj religiaj kutimoj.
En aŭgusto de 2008, provfunkciis movebla CRI Online kun versioj de la angla lingvo kaj la ĉina.
En februaro de 2010, oficiale publikiĝis diĝita gazeto de Ŝanhaja Monda Ekspozicio 2010.
En la 23-a de marto de 2010, oficiale ekfunkciis la retejo 'chinesefilms.cn'---platformo speciale por konigi ĉinlingvajn filmojn. La retejo celas akceli interfluon de la filma kulturo inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj ankaŭ liveri oportunon por ke alilandaj amikoj konu kaj spektiu ĉinajn filmojn per interreto.
En aprilo de 2010, ekfunkciis 'retejo de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj' kun versioj de 8 oficialaj lingvoj de la asocio.
La 15-an de aprilo, 2010, ekfunkciis la retejo pri kulturo kaj turismo de Ĉinio kaj Turkio. La retejo estis starigita de Ĉina Radio Internacia kaj la turka radio Direkto. Enhavo de la retejo estas redaktata kaj publikigata en Turkio, kaj la retejo estas funkciigata ankaŭ en Turkio. Ĝi estas la 1-a retejo, kiu celas ĉiufkanle disvastigi la ĉinan kulturon kaj liveri al turkoj turismajn informojn kaj estas rigardata kiel Silka Vojo en la Informa Epoko,.
En junio, 2010, Ĉina Radio Internacia kaj la kompanio Microsoft kunlabore lanĉis la servon de reta televido. En la kunlaboro, Ĉina Radio Internacia estas la funkciiganto de la reta televido, dum Microsoft estas la teknika subtenanto. La kunlaboro riĉigis kaj altigis la ĉinan servon de la reta televido ĉu enhave ĉu forme.
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto