Vizitu Forumon
Antaŭe Ĉina Radio Internacia tutmonden faris elsendon per 43 lingvoj. Post oficiala funkcio de "CRI online" (www. cri.cn) en la jaro 1998, unue viziteblas retejoj respektive en ĉina, angla, germana kaj hispana, kaj la kantona dialekto.
En la jaro 2003 Ĉina Radio Internacia funkciigis 26-lingvajn retejojn, ekzemple en la lingvoj mongola, malajzia, tajlanda, filipina, pola, hungara, serba, hinda, laosa, ĉeĥa, turka, nepala kaj birma. En la antaŭaj jaroj, sinsekve ekfunkciis retejoj ankaŭ en la lingvoj franca, portugala, korea, rusa, araba, indonezia, vjetnama, rumania, bulgara, Esperanta, itala kaj japana, tiel ke funkcias retejoj de ĉiuj 43 lingvoj en Ĉina Radio Internacia.
En la jaro 2004, "CRI online" faris kunlaboron kun Popola Radio de Xinjing-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj kune prezentis retejojn ujgurlingvan, kazaĥlingvan kaj kirgizlingvan. Sekvajare, "CRI online" faris kunlaboron ankaŭ kun Popola Radio de Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj prezentis retejojn de 2 lokaj dialektoj, tiel ke CRI online havas retejojn 48-lingvajn.
En la jaro 2007, Ĉina Radio Internacia faris kunlaboron kun finna amaskomunika kompanio kaj prezentis en norda Eŭropo retejojn svedan, danan kaj finnan, tiel ke en "CRI online" funkcias retejoj de 51 lingvoj.
En la jaro 2008, "CRI online" ekfunkciigis retejojn en la lingvoj kroatia kaj ukraina, tiel ke la nombro de la retigataj lingvoj atingis 53.
En la jaro 2009, "CRI online" multigis retejojn en 6 lingvoj: belorusa, hebra, greka, nederlanda, norvega kaj islanda, tiel ke la nombro de lingvoj retigataj en "CRI online" estis 59.
En la 8a de februaro, 2010, retejoj en la lingvoj estonia kaj litova ankaŭ aliĝis al "CRI online". Nun, "CRI online" posedas multmedian retan platformon kun 61 lingvoj, tiel ke ĝi estas reta mediplatformo kun la plej multaj lingvoj en la tuta mondo.
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto