Vizitu Forumon
31-an de julio vendrede nuba

        Konklude dirite, hodiaŭ estas fruktodona por mi.

        Matene en la kongresejo s-ro Ulrich Lins subite aperis antaŭ mi kaj diris: "Vi serĉas min?". "Jes! Jes!" mi ĝoje respondis. Eble niaj legantoj miris pri la kialoj. Mi planas fari specialan raporton pri la 100-jara jubileo de Ivo Lapenna kaj preni Ulrich Lins kiel bonan intervjuaton, ĉar li sufiĉe montras al la publiko sian talenton en esplorado de E-movado en la libro titolita "La Danĝera Lingvo". Interkonsentite, mi planas fari intervjuon al li dum la UK, sed bedaŭrinde mi neniam vidis lin en sinsekvaj tagoj. Sincere dirite, estas tute ekster mia atendo, ke mi renkontiĝis kun li antaŭ mia baldaŭa foriro de Bjalistoko al Varsovio. Kompreneble mi ne lasis la bonan ŝancon flanken kaj elmetis al li kelkajn demandojn pri la 100-jara jubileo de s-ro Ivo Lapenna. Kompreneble la intervjuo glate iris.

        Antaŭ ol nia foriro de la kongresejo al stacidomo, s-ro Jaroslaw Parzyszek, LKK-ano respondecanta pri eksteraj rilatoj, afable proponis veturigi nin al la stacidomo per sia aŭto kaj survoje viziti kelkajn lokojn koncerne al Esperanto. Bona ideo, ĉu ne? Nun bonvole sekvu nin!

        Antaŭ ĉio, ni estis kondukita al surmura memorŝtono koncerne al s-ro Jakobo Ŝapiro. La memorŝtono legiĝas jene: En tiu ĉi domo loĝis dum la jaroj 1919-1941 eminenta esperantisto, ĵurnalisto, verkisto kaj instruisto, murdita de nazioj la 12-an de julio, 1941. Do kiu estas s-ro Jakobo Ŝapiro? Laŭ dokumento, li, tre agema, laboris kiel asistanto de vojevodo, instruisto kaj ĵurnalisto, kaj sin dediĉis al la ideo de Esperanto. Li estis konata homo en la antaŭmilita Bjalistoko-----aŭtoro de la unua Esperanta turisma gvidlibro en Bjalistoko, prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo Ludoviko Zamenhof kaj kreinto de turisma sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Sufiĉe aktiva!

         La sekva celloko estas naskiĝdomo de L.L.Zamenhof. Tie memorŝtono legiĝas: Ĉi tie staris la domo, en kiu 15-an de decembro de 1859, naskiĝis kreinto de internacia lingvo Esperanto d-ro Ludoviko Zamenhof. Tie staris la domo, nome la domo ne plu ekzistas. Antaŭ ni estas nur malgranda ebenejo. Bedaŭrinde!

        La lasta celloko estas La Centro Ludoviko Zamenhof. Bona novaĵo: dum la Universala Kongreso, eniro en la centron estas tute senpaga. La centro estas 2-etaĝa bela domo. Kaj ĉe enirejo amasiĝas esperantistoj. Enirinte, oni trovos, ke ene estas delikate elektitaj fotoj kaj materialoj pri L.L.Zamenhof, ekzemple pri naskiĝo, enlernejiĝo, kreiĝo de Esperanto kaj tie plul. S-ro Jaroslaw Parzyszek pravas: kiel ni povas foriri sen viziti tiujn lokojn.

        Karaj legantoj, mi volas atentigi vin, ke tio estas mia lasta tagnoto, ĉar hodiaŭ ni trajnos al Varsovio por frumatene de la sekva tago preni aviadilon de Varsovio al Frankfurto, de kie ni flugos al Pekino. Bedaŭrinde ni ne povas resti ĝis la fino de la UK. Adiaŭ, Bjalistoko! Adiaŭ, la 94-a UK!

                                                                                Hieraŭ