Vizitu Forumon
29-an de julio merkrede serena

      Noktomeze!

      Hodiaŭ estas ekskursa tago de la 94-a UK okazanta en Bjalistoko, hejmloko de Eesperanto-kreinto L.L.Zamenhof, kaj nature okazis preskaŭ neniu aktivado dum la tuta tago.

     Antaŭ ĉio mi preferas rakonti pri Esperanto-Lernejo en Benino ol pri la tuttaga ekskurso, ĉar mi estas tiel profunde impresita de la lernejo. Nun bonvole sekvu mian rakonton pri la lernejo!

     Enirinte en akceptejon hieraŭ, kie samtempe okazis diversaj ekspozicioj, miaj piedoj tuj ĉesis antaŭenigon antaŭ ekspozicia budo de Esperanto-Lernejo en Benino, ĉar mia atento estis tute kaptita de la ekspozicio. Ankaŭ s-ino Anna Lowenstein, la edzino de sinjoro Renato Corsetti, kun granda intereso staris antaŭ la budo, spektante alterne aperantajn fotojn pri ĝojaj kaj amindaj lernantoj. Nun lasu min iomete konigi al vi pri Esperanto-Lernejo en Benino. La lernejo, iniciatita ĉefe de benina esperantisto s-ro Jean Codjo kaj establita en la jaro 2002, ĝuas sindoneman subvencion de internaciaj organizoj kia "Monda Fondaĵo" kaj ankaŭ de alilandaj esperantistoj. En la fundamenta lernejo nun estas entute 250 Esperanto-lernantoj, kiuj, spite al severa manko de materialoj, ankoraŭ estas gajaj en lernado de Esperanto kaj ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Konsiderante interesiĝon de niaj legantoj, mi surretigis ĉi-rilatajn fotojn en nia retejo https://esperanto.cri.cn, el kiuj evidente videblas gajeco de tiuj amindaj infanoj. Menciindas, ke el iamaj lernantoj eliris la nuna prezidanto de Benina Junulara E-Asocio.

     Nun mi turnu vian atenton for de Esperanto-Lernejo en Benino kaj al nia promenado tra la centro de Bjalistoko. Hodiaŭ ni preferis promeni ol ĉeesti al la tuttaga ekskurso, konsiderante, ke unuflanke ni havas perfektan akompananton, kiu bonege scias la urbeton Bjalistoko; aliflanke la tuttaga ekskurso estas relative luksa pro ne tro sufiĉa sumo en niaj manoj. Ekstere serenas! Tute liberaj estas ni! Kial ni ne promenu?! Nun ekiru kune kun mi!

     Dank' al Dio, ni estas sufiĉe feliĉaj, ĉar ekster nia atendo aŭtobuso n. 4 antaŭ nia hotelo povas rekte veturigi nin al la dezirata loko Imperiestra Palaco. Oportune de urbeteco de Bjalistoko, ni atingis la cellokon post nelonga tempo kaj sufiĉe ĝuis nian promenadon. Ĉu vi kredas, ke tio estas la unua fojo por ni promenadi en la urbeto? Nekredeble? Ni ĉiutage dediĉas nin al raportado de la 94-a UK, la plej pompa kaj grava kongreso en Esperantujo, tial estas malfacile akirebla ŝanco, ke ni tiel libere promenas sen konsideri la laboron.

     Dume surpriza rimarko ĝojigas min, ke ĉie videblas niaj verdaj flagoj surstrate. Duflanke de la verda flago kuniĝas la pola flago kaj la bjalistoka flago. Bonege! Mi ne povas min deteni de fotado. Kompreneble tiuj fotoj estas videblaj en nia retejo.

     Dormemo refoje atakas min en noktomezo, tial mi devas fini la hodiaŭan tagnoton kaj lasi aliajn menciindajn rimarkojn nur en mia kapo. Ĝis morgaŭ!

                                                                        Hieraŭ         Morgaŭ