Vizitu Forumon
26-an de julio dimanĉe pluva

      Kelkaj esperantistoj demandis, ĉu la Bjalistoka UK estas mia unua UK. Fakte ne! La unua estas la 89-a UK, okazinta en la jaro 2004 en Pekino, kaj tiutempe mi servis kiel voluntulino. Ĉi-foje mi servas unuafoje kiel raportisto, tial ĉi-matene mi frue alvenis al la kongresejo. Enirinte en la salonon Zamenhof, mi tuj ĉie serĉis Clay, Konstantan Kongresan Sekretarion de UEA, por gajni de li nomliston de inaŭguraj parolontoj. Dank' al Dio, mi sukcesis trovi lin, kiu kompreneble estis tute okupata antaŭ la baldaŭa inaŭguro. Sed li, bedaŭrinde, havis nur unu nomliston, tial mi povas fari nenion ol skribe kopii la nomliston. Post gajno de la nomlisto, mi poste min turnis al akustika teknikisto por konsiliĝi, kiamaniere mi pli bonefike surbendigu la inaŭguron.

      Je la 10-a horo laŭ la loka tempo solene inaŭguriĝis en la salono Zamenhof la 94-a Universala Kongreso, kies temo estas "Krei pacan ponton inter la popoloj": Zamenhof hodiaŭ. Laŭ la plej nova statistiko, donita de Clay, entute 1840 homoj ĉeestis al la inaŭguro. Li tamen substrekis, ke sinsekve al la kongreso ĉeestos ankaŭ aliaj esperantistoj, kiuj unuj post aliaj alvenos al Bjalistoko dum la kongreso.

      Ekster mia atendo, en la inaŭgurejo mi min renkontis kun iuj konatuloj kia s-ro Augusto Casquero, eksprezidanto de Hispana E-Federacio. Estas granda surprizo kaj ĝojo, ke ni kuniĝas ĉi tie. Mi nun turnas mian atenton al la inaŭguro. Ĝi estis prezidata de profesoro Probal Dasgupta, nuna prezidanto de UEA. Kiel kutime, la kongreson salutas gravuloj, kiaj s-ro Loes Demmendas, la Alta Protektanto de la 94-a UK, s-ro Tadeŭsz Truskolaski, urbestro de Bjalistoko, kaj d-ro Louis Christophe Zaleski Zamenhof, nepo de L.L.Zamenhof.

      Menciindas, ke nome de la Fondaĵo "Pogranicze", Krzysztof Czyzewski, membro de la Honora Patrona Komitato de la 94-a UK, akceptis la "Medalon de Toleremo" de doktoro Louis Zaleski Zamenhof pro ĝiaj elstaraj agadoj, inter ili la plej imitinda agado estas "Limteritorio", kiu temas pri edukado de infanoj estimi aliulojn, kaj lerni malkovradi kaj priskribadi la lokan historion. La medalo ĝis nun ricevis nur la papo Johano Paŭlo la Dua kaj la Monda Organizo de Skolta Movado.

       Posttagmeze de la 26-a de julio multaj aktivadoj laŭorde iras. Inter ili, mi ĉeestis ankaŭ al "Omaĝon al Lapenna". Probal Dasgupta, nuna prezidanto de UEA, prezidis la programeron omaĝe al la centa datreveno de la granda antaŭulo. John Wells, eksprezidanto de UEA, parolis pri sia kunlaboro kun Lapenna, pri kiu rememoris ankaŭ d-ro Lous Zaleski Zamenhof kaj Osmo Buller. Ĉeestantoj spektis ankaŭ filmfragmenton pri unu el la paroladoj de Ivo Lapenna. Konklude dirite, la programero estas enhavoriĉa! Mi planas elsendi la programeron post mia reveno al mia kara patrujo Ĉinio.

       Noktomezas! Do mi fnu hodiaŭan tagon ĉi tie!

                                                       Hieraŭ                        Morgaŭ