Vizitu Forumon
24-an de julio vendrede serena

        Ĉi-matene ni laŭplane flugis de Prago al Varsovio kaj poste trajnis al Bjalistoko, hejmloko de E-kreinto L.L.Zamenhof. Estas bone konate, ke en Bjalistoko okazos la 94-a UK speciale celebre al la 150-jara jubileo de la grandulo.

         Epidozas. S-ino Tang Li, pollingva raportistino de Ĉina Radio Internacia en Varsovio, simpatie donis al ni necesan helpon. Ŝi unue invitis al ni tagmanĝi en ĉina restoracio. Dank' al ŝi, mia "ĉina stomako" bonege ĝuis la tagmanĝon, ĉar mia "ĉina stomako", bedaŭrinde, ankoraŭ ne povas tute alkutimiĝi al okcidentaj manĝaĵoj. Mi esperas, ke tio ne incitis niajn eŭropajn amikojn.

         Poste s-ino Tang Li ankaŭ kondukis nin viziti tra Varsovio. Sendube Varsovio estas heroa urbo. Retrorigardante la tutan historion, la pola popolo multe suferas pro milito, ekzemple la Dua Mondmilito komenciĝis kiam Hitler tondre atakis Pollandon. Estas monde konate, ke nesubiĝemo de la pola popolo kolerigis Hitler tiel, ke li intencis eligi Pollandon el la mapo. En Varsovio estas facile troveblaj lokoj memore al tiuj, kiuj estis masakritaj de Hitler. La urbo Varsovio estis tiel longtempe kaj serioze detruita de Hitler pro sinvenĝo, ke restis en Varsovio nur detruaĵoj post la sendependiĝo post la Dua Mondmilito. Tial, konstraste al Prago, malfacile sin trovas en Varsovio originalaj malnovaj domoj.

         Nesubiĝema Pollando estigas multajn patriotojn, inter kiuj Chopin, monde fama muzikisto, estas ekzemplo. En la 19-a jaraĝo, li forlasis la patrujon, kiu tiutempe estis disdividita de Germanio, Aŭstrio kaj Rusio, kaj poste dumvive vivis en Parizo. La koro, laŭ lia volo, estis transportita al Pollando post lia forpaso. Nuntempe "la koro de Pollando" estas metata en Grandkruca Preĝejo.

         En la centro de Varsovio situas Chopin-Ĝardeno. Fakte tio ne estas la originala nomo de la ĝardeno, tamen ĉinoj kutime nomas ĝin Chopin-Ĝardeno pro tio, ke ene de la ĝardeno estas statuo de la patrioto-pianisto Chopin.

         Papo Johano Paŭlo II estas alia heroo por Pollando. Mi nomas lin fiero de Pollando. En la centro de Varsovio estis establita granda kruco post la forpaso de Papo Johano Paŭlo II. Tie mi vidis, ke maljunulino prezentas florojn antaŭ la kruco kaj pie faras preĝon. Kredeble, Papo Johano Paŭlo II estas vaste respektata ne nur de liaj samlandanoj sed ankaŭ alilandanoj.

         Estas tre malfrue. Mi decidas lasi flanken la tagnoton kaj min ĵeti al la lito.

                                                                                Hieraŭ                  Morgaŭ