• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-04 17:05:02    
Ĉinio plifortigas propagandon por popularigi leĝojn

cri


La 4-a de decembro estas la tria Tutlanda Leĝ-sistem-propaganda Tago de Ĉinio. En la lastaj tagoj, en diversaj lokoj de Ĉinio okazis divers-forma agado por popularigi leĝ-sistemon. Koncerna persono esprimis, ke Ĉinio daŭre plifortigos propagandon kaj edukon de la leĝ-sistemo por altigi leĝ-sisteman koncepton kaj kapablon de civitanoj por ke ili laŭleĝe agu, precipe personoj de la publika ofico, kaj akceli laŭleĝan administradon kaj justan justicon. Nun bonvolu aŭskulti detalan raporton pri tio. En la jaro 2001, Ĉinio difinis la 4-an de decembro kiel Tutlandan Leĝ-sistem-propagandan Tagon, samtempe tiu tago ankaŭ estas memortago por praktiki ĉinan konstitucion. La ĉeftemo de ĉi-jara Leĝ-sistem-propaganda Tago estas administri ŝtaton laŭ leĝo kaj administri ŝtaton por popolo. Ĉina justica ministro Zhang Fusen konigis, ke oni difinis tiun ĉeftemon kun la espero altigi la leĝan kvaliton de la personoj en la publika ofico per leĝ-sistem-ppropaganda agado. Li diris: “Ni difinis tiun ĉeftemon, celante meti laboron pri lerno kaj uzo de leĝo de la vastaj kadroj kaj personoj en la publika ofico en la gravan pozicion, pluapaŝe altigi praktikadon de la strategio pri laŭleĝa administrado de la ŝtato, persisti en memkonscio pri administrado de la ŝtato por la popolo, pluapaŝe altigi kapablon kaj nivelon por laŭleĝe fari decidon, laŭleĝa administrado kaj laŭleĝa agi, praktikeme utiligi leĝan rimedon kaj laŭleĝe bone realigi, garantii kaj disvolvi fundamentajn interesojn de la vastaj popolamasoj.” En la lastaj tagoj, en ĉinaj diversaj lokoj okazis divers-forma leĝ-sistem-propaganda agado, inkluzive de leĝa konsulto, kurso pri leĝ-sistemo, ekspozicio kaj artaj prezentoj. En marborda urbo Quanzhou de la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio, ĉefaj amaskomunikiloj ankaŭ establis rubrikojn inkluzive de “Civitanoj kaj Leĝoj” kaj “Al advokata Varma Telefonlinio” por popularigi leĝajn sciojn al la popolanoj. Loka registaro ankaŭ kuraĝigis popolanojn kontroli laborojn de la registaro. Aganta estro de la urbo Quanzhou sinjoro Zheng Daoxi konigis, ke nuntempe, sub kontrolado de la diversaj rondoj de la socio, rimarkinde altiĝis nivelo pri laŭleĝa administrado de la loka registaro. Li diris: “Divers-nivelaj fakoj de nia urbo starigis sistemon pri argumento kaj decido de gravaj aferoj kaj sistemon pri ordigo de normaligaj dokumentoj kaj dosiero kaj memkonscie metis registaran administradon en la leĝ-sisteman trakon. Divers-nivelaj administraj fakoj leĝe difinis povon de plemumado de leĝoj kaj formis sistemon de justa, travidebla, honesta kaj efika administrado per starigo kaj praktiko de respondeca sistemo pri plemumado de leĝo, publikiga sistemo pri plemumado de leĝo kaj kulpo-pridemanda sistemo” De meza periodo de la 8-a jardeko de la 20-a jarcento, Ĉinio jam daŭre kondukis 18-jaran propagandan agadon por popularigi leĝojn kadre de la lando, la leĝa konscio de la civitanoj grandege altiĝis. Pli kaj pli multaj personoj konis garantii proprajn laŭleĝajn interesojn per leĝa armilo. Inter diversaj propagandaj agoj por popularigi leĝojn, popularigo de konstitucio ĉiam estas kerna enhavo. Vicprezidanto de Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wang Zhaoguo esprimis, ke estas necese plenforte akceli propagandon kaj edukon de la konstitucio kaj plifortigi konstitucian konscion de vastaj civitanoj, precipe personoj en la publika ofico. Li diris: “Oni devas plenforte plifortigi propagandon kaj edukon de konstitucio kaj leĝo al ĉiuj popolanoj, precipe al personoj de la publika ofico por starigi konstitucian konscion kaj garantii aŭtoritaton kaj dignon de la konstitucio.”