 Li Bai kaj Du Fu en Esperanto (foto)
| |
|
 |
Li Bai kaj Du Fu en Esperanto (foto) Ĉinio estas lando de poezio. La alta pinto kaj brilo de la ĉina antikva poezio aperis en Tang-dinastio (618-907), tiel estiĝis eĉ la specifa termino Tang-poezio. Inter la poetoj de Tang-dinastio sendube Li Bai (701-762) kaj Du Fu (712-770) ĝuis la plej grandan prestiĝon kaj famon. Ili estis ĝemele nomataj per la komuna kunmetita nomo Li-Du. Li Bai estis granda poeto de romantikismo, kun kromnomo Feo de Poezio.
| |
|