• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 22:07:07    
LUSIN

cri


Lusin, nomo ne fremda en nia Esperantujo pro “Sovaĝa Herbaro”, “Noveloj de Lusin” (plena kolekto) kaj “Ĉina Antologio” (1919-1949), eldonitaj de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Eldonejo. En la plena kolekto legiĝas eĉ kronologiaj notoj pri Lusin.
Lusin, pseŭdonimo de Zhou Shuren (1881-1936). Lia familio sufiĉe riĉis, tial en la infaneco li jam ricevis tre bonan edukon. Amaso da libroj komprenigis al li multe el la antikva literaturo kaj historio de Ĉinio. Li ekŝatis ankaŭ popolajn artojn kaj pikturon, poste eĉ ksilografion.
Lia patrinflanka avino loĝis en vilaĝo kaj li ofte sekvis la patrinon tien. Li ekhavis amiketon el kamparana familio kaj propraokule vidis paŭperisman vivon de popolanoj. En longa tempo li tenis intimajn kontaktojn kun kampuloj, provante helpi ilin kaj forigi iliajn malsanojn.
Poste lia avo enkarceriĝis kaj lia patro falis en afekcion, tial prospero sin forturnis el lia hejmo kaj li, frekventante lombardejon aŭ apotekon, trafadis moleston kaj humiligon. La frido kaj snobeco en la socio forte klabis lian animon. Fine, en 1898, li povis nur forlasi la hejmon kaj migris al Nankino. Ĝuste tiam okazis movado por okcidentaj aferoj (ekzemple enkonduki produktadajn teknikojn, mekanismon, militan industrion kaj komercan administradon) kaj ardis burĝara reformado. Apenaŭ vidinte tion, Lusin sin anoncis al mararmea lernejo, anstataŭ paŝi sur la tradician vojon al kortega ekzameno. Post du jaroj li rezignis tiun lernejon kaj eniĝis minekspluatan kaj fervojan kolegion, en kiu okcidentaj politiko, filozofio, ekonomio kaj juro forte lin sorĉis. Sekve li, sorbante la evolucian penson de Thomas Henry Huxley (1825-1895), vidis lumon de la natura leĝo kaj klarigis al si, ke por ne esti invadata la patrolando devas sin potencigi.
Aprile de 1902 li veturis al Japanio kaj atingis Tokion kiu tiutempe servis kiel agada centro de ĉinaj revoluciuloj. Li fervore partoprenis en patriotisma movado unuflanke kaj diligente lernis sciencon kaj medicinon aliflanke. Foje, en 1905, oni projekciis diaskope dokumentajn bildojn en lernoĉambro de Sendaia Medicina Kolegio. Subite li vidis, ke grego da ĉinoj svarme spektas kun indiferenta mieno la scenon, ke japanaj soldatoj senkapigas ĉinon. Ĉi tio ponarde pikis la koron de Lusin kiu tiom absorbite sidadis super medicinaj libroj ĝuste por fizike fortikigi samlandanojn, tiel ke Ĉinio pli kaj pli potenciĝu. Sed kio fine? Korpe fortaj homoj taŭgas por nenio alia ol ke ili servaĉu kiel publika objekto nutranta sabron per la sango kaj kiel flegmaj spektantoj! Urĝe kuracinda jam ne la korpo, sed la spirito! Kaj nia Lusin kategorie rifuzis la medicinan studadon, por gigantapaŝe marŝi en literaturo, laŭ lia opinio la plej efika rimedo por sanigi kaj levi la animon.
De tiam tradukado kaj verkado, kvazaŭ du pezaj korboj, premadis al li la ŝultrojn, inter kiuj tronis kapo eksterordinare firma, neniom klinebla antaŭ barbara subpremado de reakcia forto kaj tagnokte meditanta por la nacia sorto.
Fine li vidis la lumon kaj esperon, dank’ al la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Li iniciatis, kune kun kompartianoj, establon de la Unio de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj, marte de 1930. En ĝia fondkunveno li faris paroladon “Mia Opinio pri la Unio de Maldekstraj Verkistoj”. Gvidate de la Komunista Partio, ŝultro-ĉe-ŝultre kun revoluciaj literaturaj batalantoj, li faris senlacan luktadon kontraŭ dungitaj literatoroj de kuomintanga reakciularo kaj iliaj regresigaj literaturaĵoj, sekve de kio kulturaj sieĝoj de la reakciularo fiaskadis unu post alia. Oktobre de 1935, informite pri tio, ke gvidate de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Mao Zedong, la Ruĝa Armeo triumfe atingis la nordan parton de la nordokcidenta provinco Shanxi post 25-mil-lia (2 lioj=1 km) marŝado, Lusin kaj Mao Dun (1896-1981) sendis gratulan telegramon en kiu legiĝis: “Vi portas la futuron de Ĉinio kaj la homaro”. Bedaŭrinde, malsano lin forkondukis el ĉi tiu mondo, 19, okt. 1936, tiel ke li ne povis plu marŝi sur la ĝusta vojo en la duonkolonia kaj duonfeŭda Ĉinio! Mao Zedong diris:
“Lusin estas ĉefforto de la ĉina kultura revolucio. Li estas ne nur granda literaturisto, sed ankaŭ granda pensulo kaj granda revoluciulo. La ostoj de Lusin estas la plej malmolaj, kun neniom da servileco kaj kaĵolemo, kaj ĉi tio montriĝas kiel la plej valora karaktero de la koloniaj kaj duonkoloniaj popoloj. Lusin estas senprecedenca nacia heroo la plej prava, plej kuraĝa, plej firma, plej fidela kaj plej varma, kaj ĉiam sturmas kontraŭ la malamikoj sur la kultura fronto, reprezentante la plej grandan majoritaton de la tuta nacio.”
La nova Ĉinio eldonis plenan kolekton de la verkoj de Lusin (en 10 volumoj), liajn tradukojn (same en 10), taglibrojn (en 2), leterojn (en 1) kaj klasikaĵojn kiujn li editoris kaj korektis. En 1956 la Partio kaj popola registaro restarigis en Ŝanhajo lian maŭzoleon kaj Prezidanto Mao Zedong persone epigrafis sur steleo. Nun troviĝas muzeoj kaj memorhaloj pri Lusin en Pekino, Ŝanhajo kaj lia naskoloko Shaoxing.
Li eterne vivas en la koro de la ĉina popolo.
Poste bonvolu legi kelkajn eseojn, speciale tradukotajn por nia reto!