|
|
(GMT+08:00)
2003-12-09 22:16:05
|
|
Lusin: Kutimo kaj Reformado 1)
cri
Homoj rigidaj kaj fizike kaj mense ne povas ne malhelpi eĉ la plej malgrandan reformadon – ili timas ŝajne maloportunigon fakte nocon al si. Tamen ilia preteksto ofte aperas ekstreme “justa” kaj impona. Ĉi-jare prohibo de la luna kalendaro fakte tre bagatelas, tamen vendistoj korŝire plendaĉas, kompreneble. Sed eĉ senokupaj homoj kaj kompaniaj oficistoj en Ŝanhajo ofte ellasas longajn suspirojn, asertante kun patoso, ke manko de la luna kalendaro ĝenas kultivadon de kamparanoj kaj enmariĝon de ŝipoj kiuj devas atendi fluson. Ho, kia karitato, ke ĉi-momente ili ekkompatas vilaĝanojn kaj fiŝistojn kiujn ili jam forgesis antaŭ longe! Kiam venis la 23-a de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro, ĉie aŭdiĝis klak-krakoj de petardoj. “Oni pasigos la venontan jaron laŭ la nova kalendaro, se la kurantan laŭ la malnova?” mi demandis komizon de iu butiko. “Venontas venonta jaro, rigardu venontajare!” Li tute ne kredis, ke en la sekva jaro oni praktikos la sunan kalendaron. Tamen en almanako legiĝas jam ne la luna, sed ankoraŭ klimataj periodoj. Aliflanke, ĵurnaloj portas afiŝon pri almanako de ambaŭ kalendaroj, la suna kaj luna, por 120 jaroj. Aha, 120 jaroj! Tian almanakon ĝuos eĉ pranepoj kaj prapranepoj! Sinjoro Liang Shiqiu 2) kaj similaj abomenas plimulton, tamen majoritata forto estas granda kaj tio gravas, ke sinjoroj strebantaj al reformado penetru en la koron de la popolo, faru gvidadon kaj bonstatigon, alie ili povas nur sin luli kaj reciproke aplaŭdi en kabineto tenante altan teorion, grandiozan argumenton, ravan romantikon kaj imponan klasikon, neniom koncernajn al la popolamasoj. Se vere aperus “bonula registaro” 3), kiu ediktu pri reformado, post nelonge ili trenus ĝin sur la malnovan vojon. Vera revoluciulo havas originalan vidpunkton. Iu sinjoro inkludas moron kaj kutimon al kulturo opiniante ilian reformadon malfacila. Mi pensas, ke revolucio kondukos al nenio, se oni ne faros reformadon al ili, simile al turo kiu tuj falos apenaŭ konstruite sur sablo. Okazis revolucio kontraŭ mandarenoj kaj rapide leviĝis eĥoj pro tio, ke ĝia slogano estis “Rebriligu la malnovan” kiu signifas restaŭron, akcepteblan meze de konservativuloj. Tamen kio sekvis tio estis ne komenca prospero aperinta rutine post fondiĝo de nova dinastio en la historio, sed nur la vana fortondo de harplektaĵo. Jen kial malkontento regas en la publiko. Fiaskis pli postaj reformoj, unu post alia – graman reformadon sekvis kilograma reakcio. Nu, kiel la kalendara afero: Ne licas vidigi la lunan por 1 jaro, sed elfungas tia por 120 jaroj. Certe multaj bonvenigas kunigon de la suna kaj luna kalendaroj, ĉar tio estas subteno de moro kaj kutimo. La samo efikas ankaŭ en aliaj aferoj. Kia ajn reformo frakasiĝus sub roko de kutimo aŭ nur iom flosus antaŭ ol sinki post momento, se oni ne profundiĝus inter la popolanojn por esplori kaj analizi iliajn moron kaj kutimon kaj fine distingi kio bonas kaj kio nocas, difini kriterion pri konservo kaj forigo kaj atenteme elekti trafan metodon de la konservo kaj tiun de la forigo. Jam ne estas tempo por laŭlibre oratori pri religio, leĝo, literaturo, arto kaj… en kabineto. Aŭ, parolonte pri ili, oni prefere komprenigu al si moron kaj kutimon kaj havu kuraĝon kaj firman volon por rekte vizaĝi al ilia malluma flanko, ĉar malklara vido entombigos reformadon. Vanta kriado pri la tiel nomata futura lumo signifas nenion alian ol ke oni trompu kaj sin kaj aliajn. 1) Ĉi eseo aperis marte de 1930, en la 3-a numero de “Burĝono”. 2) Liang Shiqiu: Vd. 2) post la antaŭa eseo “Literaturo kaj Ŝvito”. 3) Bonula registaro: Reakcia propono de iuj burĝaj lakeoj.
|
|
|