Raporto pri la Vizito al Japanio(4)--- Jokohamo—Kandidata Urbo de UK en 2007
cri
Oktobre, mi kaj miaj samfakulinoj Barbara de Polonia Radio kaj Maritza de Havana Radio de Kubo vizitis Japanion, dank` al klopodo de sinjoro Miroshi Etsuo kaj aliaj japanaj samideanoj, ni faris intervjuon al sinjoro Hiroyasu Seko, oficisto de konferencan sekcio de Konferenca kaj Turisma Buroo de japana havena urbo Jokohamo, kie esperantistoj preparas por inviti la universalan kongreson de Esperanto en 2007. Sinjoro Hiroyasu Seko unue esprimis bonvenon al Esperanto-agado okazi ĉi tie.
La interparolo tuŝas diversajn temojn kiaj la urba konstruado, urba turismado kaj la al urba defio en la nova jarcento.
Sinjoro Hiroyasu Seko aparte menciis, ke la urbo Jokohamo tenas amikajn rilatojn kun alilandaj urboj, inter la naŭ ĝemelaj urboj troviĝas la municipo Ŝanhajo de Ĉinio.
Dank` al sinjoro Yano Hiromi, kiu interpretis por ambaŭ flankoj, ni sukcesis en la intervjuo.
Fininte la intervjuon mi forte deziras, ke la urbo Jokohamo per sia supereco gajnos la gastigantecon por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto kaj havos la bonan ŝancon por fari novan kontribuon la mondo.