
Laŭ statistiko en la jaro 1998, la nombro de Uzbek-naciecanoj loĝantaj en Xinjiang superis 12 000. Ili plejparte loĝas en diversaj gubernioj kaj urboj, ĉefe sin okupas je kultura, edukada, higiena, komerca kaj meti-industria laboroj, kaj parto el ili entreprenas agrikulturan kaj brutbredan produktadon en la kamparo kaj paŝtejoj.
La nomo de la nacieco uzbeka devenis de Uzbek-Ĥano de la regno de Or-tenda Ĥano en la 14-a jarcento. La vorto Uzbeko signifas: Sia gvidanto.
La uzbeka nacieco havas sian propran lingvon kaj uzas la fonetikan alfabeton bazitan sur la arabaj literoj. Ili kredas je islamo, kaj ĝenerale similas al ujguroj en moroj, kutimoj, vestoj kaj aliaj flankoj. Ankaŭ ili tenas boparencajn rilatojn kun la ujgura kaj tatara naciecoj.
La uzbekanoj estas lertaj en kantado kaj dancado, havas orelplaĉajn naciajn muzikaĵojn ludatajn per diversaj naciaj instrumentoj. Aparte menciindas ilia broda metiarto kun tre karakteriza nacia tradicio.
|