
Veturante en tradicia tegmentita ŝipo ekskursi en la antikva urbo Shaoxing nun fariĝis tre plaĉa turisma maniero por en- kaj ekster-landaj turistoj. Gustumante la kuiritan fekolsemon kaj drinkante la flavan vinon de Shaoxing sur tia ŝipo, oni sentas sin aparte plezuraj.
La menciita tegmentita ŝipo estas tradicia trafikilo de la shaoxing-anoj dum miloj da jaroj. En la moderna epoko, ĝia originala utilo velkas iom post iom, sed feliĉe, nun ĝi trovis sian spacon en la loka turisma afero, aldonante propran trajton.
La urbo Shaoxing estas hejmloko de ĉina granda literaturisto Lusin. En liaj verkoj pri la hejmloko ofte legiĝas lineoj pri tia tradicia tegmentita ŝipo nomata “Wupeng”. Tial, por tiuj turistoj, kiuj konas verkojn de Lusin, la ekskurso pere de la ŝipo Wupeng sendube estas tre agrabla, interesa kaj memorinda.
|