
En la tuta vintro ĉijare, la pitoreskejo de la monto Sanqing en la provinco Jiangxi ĝuis varmetan vintron, tio estas senprecedensa ĝojiga fenomeno. Aparte menciinde, ke en la Ora Semajno de la ĉijara Printempa Festo, la nombro de turistoj superis dudek mil, obligante tiun en la sama tempo pasintjare. La nombro de eksteraj turistoj okupas proksimume 8%, pliiĝinte 3-oble ol tiu en la sama tempo pasintjare.
La arda turisma tajdo devenis de forta propagandado fare de loka turisma administracio, kiu aranĝis diversajn debitigajn programojn, kiaj “feria vojaĝo al Sanqing”, “Vojaĝo por familia renkontiĝo” ktp.
Pli multaj turistoj eleltis jenajn programojn “Familia memhelpa vojaĝo”, “Aŭtostiria Vojaĝo” kaj “ Feria Vojaĝo”. Nur en la 5-a de februaro, sume pli ol mil familioj faris ekskurson al la monto Sanqing.
|