Guo Moruo (1892-1978) naskiĝis en la gubernio Leshan de la provinco Sichuan, nordokcidenta Ĉinio. En la knabaj jaroj li jam legis multajn poemojn el la antikveco. La legado lin dotis multe. Poste li legis ankaŭ alilandajn verkojn, el kiuj li sorbis demokratian ideologion. Tumulta situacio de la lando trudis al li malesperon kaj afliktiĝon, kaj li ekhavis ideon flugi el la provinco Sichuan.
Fine de 1913 li "flugis" al Koreio kaj sekvajare en Japanion. Tie li spertis militarisman subpremadon. En 1915 li indigne forlasis tiun landon kaj revenis pro tio, ke ĝi postulis de Ĉinio 21-klaŭzan traktaton, sed poste li reaperis en Japanio kaj sin anoncis al medicina fakultato de japana Imperia Universitato – ĉu ankaŭ li, kiel Lusin, preparis sin por potencigi la patrolandon per okcidenta medicino? Almenaŭ, kiel li mem diris, por fari efektivan kontribuon al la ŝtato kaj socio. Kaj li persistis ĝis diplomiĝo en 1923.
En 1923 li revenis al Ĉinio kaj fondis kun kelkaj samideaj literaturistoj du periodaĵojn <> kaj <>. Li ofte publikigis en ili siajn verkojn, kiuj okulfrape spegulis lian ideologian progreson, ekzemple en artikolo titolita "Mia Opinio pri Vizito de Tagore 1) al Ĉinio" kaj aperigita en la 1-a revuo, n. 23, li diris: "Antaŭ reformado de ekonomia sistemo en la mondo ĉio, kiaj 'brama realo', 'mia digno' kaj 'evangelia amo', povas servi nur kiel morfino kaj kokosa vino por nenifara klaso."
Marte de 1926 li veturis al Kantono kaj fariĝis direktoro de literatura instituto de Kantona Universitato. Post du jaroj li fuĝis triafoje al Japanio kaj tie pasigis 10 jarojn. Dume li studadis paleografion kaj antikvan socion de Ĉinio.
En 1937 li revenis al la patrolando kaj partoprenis en nacisava movado kontraŭ japanaj agresantoj. Dum tiu periodo, per historiaj dramoj "Qu Yuan" 2), "Bronza Tigro", "Ĝemelaj Floroj" kaj multaj poemoj, li profunde malkaŝis kapitulacan politikon de la reakcia instanco de Ĉinio kaj ardigis revolucian batalvolon de la popolo.
Post venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito, li kuraĝe marŝis en la fronta vico batalante kontraŭ enlanda milito kaj por nova demokratio kaj gajnante novajn sukcesojn en la verkado. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio li, senlace daŭrigante la literaturan aktivadon, sin ŝarĝis per gravaj aferoj de la Partio kaj ŝtato kaj faris gvidajn laborojn sur la kampoj scienca, kultura kaj eduka.
Sube ni, kara leganto, iom parolu pri lia poemaro "Diino", ĉar ĝi, estante la unua kolekto de poemoj de Guo Moruo, lasis grandan influon en la historio de la ĉina moderna literaturo.
Ĉi tiu kolekto eldoniĝis aŭguste de 1921, kun 57 poemoj inkluzive de la prefaca, verkitaj inter 1916 kaj 1921. Ĝenerale dirite, la aro da poemoj sin karakterizas enhave per anatemo al tenebra socio, opono kontraŭ tradicia ideologio, sincera amo al la patrolando kaj fidela spegulado de revolucia spirito, kontraŭimperiisma kaj kontraŭfeŭdisma, en la epoko de la Maj-kvara Movado. Aparte menciindas jenaj tri pecoj:
"Feniksa Nirvano": Materialo de tiu ĉi poemo estas legendo pri tio, ke fenikso kolektis bonodorajn lignojn, bruligis ilin kaj mortigis sin, sed poste ĝi renaskiĝis el la cindro. Per ĉi tia legendo la poeto simboligis pereon de la malnova Ĉinio kaj malnova mio kaj naskiĝon de nova Ĉinio kaj nova mio. Verkante la poemon li, surbaze de bona tradicio el la antikva poezio de Ĉinio, sorbis sukon el alilanda literaturo kaj prenis liberan formon de la okcidenta, tiel ke la poemo plenis de romantika etoso, grandioza kaj emocia.
"Diina Renaskiĝo": Tiu ĉi poemo aludas realon per mito pri diino Nuwa 3) elvolvante per si ĉeftemon pri batalo, detruo kaj konstruado. Komence de la poemo: Obskuro regas inter la ĉielo kaj tero, uragano kaj ondegoj intermikse ludas diablajn hurlojn, el kiuj diinoj kaptas aŭguron pri plago kaj, lasinte sian ikonejon, koruse kantas –
Jen tute novan sunon ni rapide kreu,
sed ne en la kultigejo fine pereu!
Sekvas finala milito inter Zhuanxu kaj Gonggong 4) suflorante, ke interluktado de militaristoj kaŭzis al la popolo katastrofon; ambaŭ pereis post rompiĝo de ĉiela kolonego. La aŭtoro estis kvazaŭ profeto: La militaristoj polviĝis unu post alia, kaj fine la nova Ĉinio kreiĝis en 1949.
"Karbo en Forno": En sia artikolo "Dekjara Verkado" Guo Moruo mem diris: "De post la 'Kvara de Majo' 5), Ĉinio en mia koro ŝajnas fraŭlino ĉarma kaj strebema; ne, ĝi simple estas mia amatino… Kaj 'Karbo en Forno', sopiranta al la patrolando, estas mia amrakonto al ŝi…" Li figuris sin kiel karbon brulantan en forno, komparante la patrolandon kun juna fraŭlino. Kun ardeco en la koro, li ekkantis:
Ho, fraŭlino juna, mia!
La afablo via ja ne venos.
Ne vaniĝu ankaŭ mia sopiro pasia.
kiel mi nun brulas
por la kara mia!
1) Tagore: Rabindranath Tagore (1861-1941), hinda verkisto, poeto kaj socia movadisto.
2) Qu Yuan: La plej frua granda poeto (340 a.K.-278 a.K.) de Ĉinio.
3) Nuwa: Mita figuro kiu fandis kvinkolorajn rokojn por ŝtopi enfalintan ĉielvolbon.
4) Zhuanxu: Legenda reĝo en la praeco;
Gonggong: Mita figuro kun homa vizaĝo, rufa hararo kaj serpenta korpo.
5) Kvara de Majo: Konata kiel Maj-kvara Movado kontraŭimperiisma kaj kontraŭfeŭdisma, okazinta tiutage de 1919 por starigi novan kulturon kaj novan literaturon.
|