• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-08 16:18:49    
Yuelu Akademio---miljara antikva altlernejo de Ĉinio

cri

En la jaro 1167 en Eŭropo, fondiĝis Oksforda Universitato, la plej fama universitato de Britio, tamen tiam Yuelu Akademio jam eniris sian plej prosperan periodon post elvolvado de 191 jaroj. Vicestro de la Kultura Esplorejo de Yuelu Akademio de Hunan Universitato sinjoro Zhang Xuehua diris:
"Hongkong-a ĵurnalo unue trovis tiun fakton. La ĵurnalo publikigis artikolon, dirante, ke oni diris, ke Oksforda Universitato kaj Kembriĝe Universitato havis la plej longan historion, tamen oni ne konis, ke Yuelu Akademio de la Hunan Universitato havis plilongan historion kompare kun tiu de la du britaj universitatoj. De la artikolo ni povas pluapaŝe koni kulturan kaj historian valoron."
En la tre longa feŭda socio, kiel influa altlernejo Yuelu Akademio akiris zorgon de imperiestraj familioj de diversaj dinastioj kaj gajnis 7-fojajn imperiestrajn kontribuojn. Tamen, pro socia malkvieto kaj dinastia alterno, Yuelu Akademio plurfoje suferis militan detruadon. Interalie la akademio 7-foje estis detruita kaj poste grandskale rekonstruita. Dum la giganta rekonstruado, sennombraj majstroj, ĝentiluloj, lokaj registaraj oficistoj kaj ordinaraj popolamasoj donis sian penlaboron. Vicestro de la Kultura Esplorejo de Yuelu Akademio de Hunan Universitato sinjoro Zhang Xuehua konigis:
"En la jaro 1978, oni komencis la unuan grandskalan riparadon de Yuelu Akademio post starigo de la Ĉina Popola Respubliko, tiam laŭ direktivo de la registaro, Yuelu Akademio estis administrata de Hunan Universitato, ĉar Hunan Universitato devenis el Yuelu Akademio. Ni formis Kulturan Esplorejon de Yuelu Akademio, antaŭenpuŝis riparadon kaj protektadon de la relikvoj, gardis la konstruajn stilon, aranĝon kaj etoson kaj studis la kulturajn historiajn materialojn de Yuelu Akademio. Nuntempe, Oni rigardas Yuelu Akademion kiel centron por esplori kulturon de la ĉina antikva akademio kaj tenejon de la relikvoj."
En Yuelu Akademio kolektiĝis sennombraj elstaraj talentuloj, inkluzive de ne nur konataj edukistoj, pensuloj kaj erudiciuloj, sed ankaŭ famaj politikistoj kaj militaj spertuloj. Yuelu Akademio estis la plej brila kolektejo de la elstaraj talentuloj. Ĝi kulturis pensulon Wei Yuan, la unua ĉino, kiu persistis en lernado de la avangarda kulturo de la okcidenta mondo, diplimaton Guo Songtao, la ĉina unua sendito al Britio kaj Francio, elstarajn reformistojn Tan Sitong kaj Liang Qichao, militajn spertulojn de la demokratia revolucio Cai E kaj Tang Caichang, kaj proletarajn revoluciulojn Cai Hesen kaj Deng Zhongxia. Ambaŭflanke de la pordego de Yuelu Akademio ĉiziĝis duverso: Talentuloj nur en Hunan kaj Plejparto en Yuelu Akademio", tiu duverso eldiris grandan atingon de la akademio en la ĉina historio.
Yuelu Akademio estas miniaturo kaj vivanta fosilio de la ĉina altnivela eduko kaj famiĝis en- kaj ekster-lande. Kiel ŝtata gravite protektata relikvo, Yuelu Akademio donis edifon kaj edukon por turistoj, samtempe ĝi ankaŭ estas esplora centro de la ĉinaj kulturo kaj historio. Hodiaŭ, la riparita akademio restarigis grandiozan aspekton de la mil-jara antikva instituto, refunkciiĝis la eduka rolo, la akademio akiris donan rajton de la magistra akademia rango kaj unuafoje varbis transmarajn studentojn. Kiel simbolo de la hunan-a kulturo kaj giĉeto de Hunan kaj Hunan Universitato, Yuelu Akademio certe faros novan kontribuon por la socio kaj la tuta homaro dum sia longa kultura eduka disvolvado.

1  2