• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:17:58    
Templo San-qing (1)

cri
La Templo San-qing estas la centro de la sankta monto San-qing. Originale ĝi estis konstruita piede de la Suda Ĉiela Pordo de la monto San-qing, kie sin hardis Ge Hong kaj kortegano Li siatempe. Post kiam Ge Hong kaj kortegano Li feiĝis kaj leviĝis en la ĉielon, oni konstruis grandan taoisman templon nomatan San-qing Guan ĉe la forno kaj puto uzataj de tiuj du feoj por prepari la alkemiaĵon. Dum la sekvantaj periodoj, la templo estis ĉiam prospera kun seninterrompa incensado fare de multaj pilgrimantoj senĉese frekventantaj tien. Tamen bedaŭrinde, en la fina periodo de la dinastio Yuan (1206 – 1368), la Templo San-qing Guan pereis pro natura incendio. Pro tio, ruiniĝis la templo, difektiĝis la montvojo, videblis tie nur sovaĝaj herboj kaj arbedoj, sen iu ajn homa spuro.
Pasis multaj jaroj. En la loko Fenshui loĝis homo nomata Wang You, kiu sunumis grenon hejme. Estis strange, ke ĉiutage perdiĝis du matracoj da greno. Wang You estis konfuzita pensante:
"Kiu aŭdacas ŝteli grenon sub la suno? Certe mi trovos la kialon!" Iutage, post kiam dungitoj, laŭ lia instrukcio, sternis grenon por sunumado, li mem sin kaŝis apude kaj atendis, kio okazos. Subite vidiĝis granda koko alta je 4 metroj, kun la kapo granda kiel deklitrujo, la okuloj kiel nigraj globoj, la piedoj kiel bambuoj kaj la plumoj kiel palmofolioj. Kiam ĝi disetendis la flugilojn, ŝajne formiĝis du kabanoj el koloraj palmofolioj. Fascinata de tiu kolosa koko, Wang You vidis plue, ke ĝi, bekante maldekstren, englutis unu matracon da greno, kaj bekante dekstren, englutis alian matracon da greno. Tiumomente, laŭte kriante, Wang You elsaltis el sia ŝirmejo, kaj la koko tuj sin turnis en la direkto de la monto San-qing. Wang You sekvis ĝin kurante. Jen kurante, jen traborante por si vojon, la koko bekfaris sur la klifoj kaj krutaĵoj la ŝtuparon. La koko pli kaj pli rapidigis la kuradon, kaj Wang You jam fariĝis preskaŭ senspira pro laciĝo. La koko saltis trans la Sudan Ĉielan Pordon kaj lageton, kaj sekve glitis en la arbaron. Wang You, ege maltrankvila kaj senrimeda, povis nenion fari krom rigardi ĝin perdiĝi antaŭ liaj okuloj. Ĝuste en tiu urĝa momento, iris de sur la montpinto Yujing blankhara oldulo kun drogherba korbo surdorse kaj mallonga ŝpato enmane. Li portis nigran longan kaptukon kaj havis infanecan vizaĝon. Jen estis la vaste konata drogherba kampulo nomata Wang Chunshan el la vilaĝo Ora Sablo. Vidinte, ke la kolosa koko kuris en la direkto de la oldulo, Wang You laŭte vokis:
"He! Frato, frato, haltigu la kokon, mi petas!" Ankaŭ Wang Chunshan tiam vidis la kokon, kaj miris pro ĝia kolosa aspekto. Responde al la voko de Wang You, li, levante sian ŝpaton, kuris malsupren al la koko kaj laŭte kriis por ĝin bari. Trovante sin en dilemo, la koko tuj sin ŝovis en la teron kaj perdiĝis ĉeloke. Wang Chunshan klare vidis tiun mirindaĵon. Kiam Wang You atingis, ili ambaŭ ekfosis la lokon, kie la koko malaperis. 3 metrojn profunde ili fosis, sed ne vidiĝis la koko, kaj pli profunden fosinte, ankoraŭ ne vidiĝis la koko. Ili, ne volante rezigni la serĉadon, daŭrigis la fosadon, kaj 4 metrojn profunde fosinte plie, ili finfine trovis la kokon, kiu jam fariĝis homa figuro moviĝanta peristalte. Pro hasteco, ĝi ankoraŭ ne finis sian transformiĝon, lasante la bekon kaj la ungojn originalaj. Do ĝi fariĝis groteskaĵo kun la homaj korpo kaj manoj sed kokaj beko kaj ungoj. Fakte ĝi estis Marŝalo Pan, kiu sin alifiguris kiel Kokan Feon. Tiu figuro estis gravurita sur la roka muro maldekstre de la ponto Fuyun piede de la monteto norde de la Suda Ĉiela Pordo. Iuj opinias ĝin Tondra Feo, sed fakte ne.
Siaflanke, Wang Chunshan kaj Wang You sentis la akcidenton suspektinda konjektante, ke la koko estas bodisatvo. Wang Chunshan tuj eligis la drogherbojn el la korbo, kaj ili ambaŭ atenteme metis la Kokan Feon en la korbon. Nur post tio, ili sidiĝis, ankoraŭ spiregante kaj ŝvitante. Sin konigante unu al la alia, ili sciis kun granda ĝojo, ke origine antaŭ 300 jaroj, ili apartenis al la sama familio kune loĝanta. Laŭ la generacia vico, ili ĝuste estis fratoj, kaj ĉar Wang Chunshan pli aĝis, do Wang You vokis lin pliaĝa frato. Wang Chunshan diris:
"Fraĉjo, la afero vere estas suspektinda. Hodiaŭ ni ambaŭ trafis tiun ĉi aferon eble laŭ favoro de la budho, do ni devas konstruigi ĉi tie grandan templon omaĝe al la bodho, ĉu bone?" Wang You tute konsentis kun li jesante:
"Jes, bone, ankaŭ mi pensas same!" Ĉeloke ili ja faris decidon post interkosiliĝo, kaj portante la Kokan Feon, ili ekiris malsupren de sur la monto.
En la sekvanta tago, ili dungis ŝtonmetiistojn kaj komencis konstruadon de la Templo San-qing sur la loko, kie ili elfosis la Kokan Feon. Por la konstruado Wang You oferis arĝenton, kaj Wang Chunshan dediĉis sian tutan monon akumulitan per vendado de drogoj en multaj jaroj. Foje, la pli aĝa Wang Chunshan grave vundiĝis dum transportado de ŝtonoj, kaj nelonge poste li mortis. Post lia forpaso, lia filo, daŭrigante lian postlasitan aferon, partoprenis en la konstruado de la templo kune kun Wang You. Pro grandskaleco de la inĝenieriaĵo kaj manko de laboruloj al ili, la konstruado de la templo jam daŭris dekojn da jaroj, kaj ankoraŭ ne finiĝis, kiam ankaŭ Wang You mortis sur la monto, kie li estis enterigita. Antaŭ ol klare ekspliki la originan ideon de la templa konstruado al siaj filoj kaj nepoj, Wang You kaj Wang Chunshan jam forlasis la mondon, pro tio okazis poste konflikto inter la du lokoj – la vilaĝo Ora Sablo kaj la vilaĝo Fenshui. Tamen tio estas alia historio.
Jen estas la legendo rakontita:
Samdevenaj amikoj templon kune konstruis,
Sed sensciaj posteuloj kverelante bruis.