|
|
 |
| (GMT+08:00)
2004-02-10 16:39:28
|
 |
|
Kiel preventi la alte patogenan birdan gripon en kovejoj kaj bredejoj de birdidoj.
cri
Unue, oni devas tiel aranĝi la kovigan fabrikon, ke unudirekta vojo konduku respektive al tenejo de ovojo, ĉambro por surbretigo, kovejo, atendejo por forportotaj idoj, ŝarĝejo de 1-tagaj birdidoj kaj transporta regiono de ŝarĝaŭtoj. Ĉiu kovejo devas esti oportuna al kompletaj purigo kaj antisepso, la ventola sistemo devas esti kapabla eviti denovan rondiron de aero malpurigita kaj polvo. Due, bone ekgameni reproduktajn ovojn kaj ĝustatempe antisepsi. Oni devas periode kolekti reproduktantajn kokojn post ovumo, ĝustatempe elimini malpuraĵojn surfacajn kaj elkribri ovojn grave malpurigitajn kaj tiujn kun fendetoj. Trie, bone purigi kaj antisepsi kovilon, ovan breton por kovado, reproduktajn ovojn kaj birdidajn naskejojn antaŭ komenco de kovado. Kvare, komplete antisepsi veturilojn kaj instalaĵojn de birdida transportado por eviti interkruciĝan infekton. Kvine, sub gvido de loka departemento de administrado pri higieno kaj kuraco de brutoj, praktiki imunan inokulon al reproduktantaj kokoj kaj ankaŭ al kokidoj.
|
|
|