• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-20 18:25:00    
La 10-a kvinjara plano (2001—2005)

cri
La ĉefaj celoj de la ĉina nacia ekonomia kaj socia disvolvo dum la periodo de la 10-a kvinjara plano (de la jaro 2001 ĝis la jaro 2005) estas:
-----La nacia ekonomio tenu relative plirapidan disvolvon, la ekonomia struktura strategia reguligado akiru evidentan efikon, la ekonomia kreska kvalito kaj efikeco evidente altiĝu, tio metu solidan bazon por ke en 2010 la enlanda produktovaloro duoble pliiĝu ol tiu en la jaro 2000; starigo de moderna entreprena sistemo en ŝtataj entreprenoj akiru gravan progreson, la socia garantiia sistemo estu relative sana kaj la sistemo pri socialisma merkata ekonomio esence pliboniĝu por partopreni en ekonomiaj kunlaborado kaj konkurenco internaice, per ankoraŭ pli granda tereno kaj ankoraŭ pli profunda grado.
----La jara kreska rapideco de ekonomio atingu 7% , en 2005 la enlanda produktovaloro atingu 12 500 miliardojn da juanoj kalkulate laŭ la prezaro en 2000, kaj la pokapa produktovaloro atingu 9 400 juanojn; la nombro de personoj nove enlaborigataj en urboj kaj urbetoj kaj tiuj el agrikulturaj laborfortoj respektive atingu 40 milionojn en kvin jaroj, la registrita senlaboreco de urboj kaj urbetoj estu superregata en 5%, la totala prezaro estu elemente stabila kaj la internaciaj en- kaj elspezoj estu ĝenerale ekvilibraj.
----Industria strukturo pliboniĝu kaj eskaladu; la internacia konkurenco plifortiĝu; en 2005, kreskeco de la unua, dua kaj tria industrioj estu respektive je 13%, 51% kaj 36% de la enlanda produktovaloro, la personoj en tiuj industrioj okupu respektive 44%, 23% kaj 33% en la tuta socio; la nacia ekonomio kaj socia informadika nivelo evidente altiĝu; la bazaj instalaĵoj pluapaŝe pliboniĝu, la tendenco de grandiĝo de diferenco inter regionaj disvolvoj estu efike superregata kaj la urbiĝa nivelo iom altiĝu.
----En 2005, la proporcio de la kosto de la tutsociaj esplorado kaj ekspluatado en la enlanda produktovaloro leviĝu ĝis 1,5% , sciencteknika krea povo pliiĝu kaj la teknika progreso plirapidu, la malsupera mezlernejaneco superu 90%, supera mezlernejaneco kaj studenteco respektive atingu 60% kaj 15%.
----La natura kreskeco de loĝantaro estu superregata en 9%0; en 2005, la totala loĝantaro de la tuta lando estu sub 1,33 miliardo, la arbara amplekseco altiĝu al 18,2%, la urba verdiga amplekseco altiĝu al 35%, la medio de urboj kaj kamparo kvalite pliboniĝu, la totala kvanto de ĉefaj forlasitaĵoj reduktiĝu je 10% ol tiu en 2000, la ŝparado kaj protektado de riĉfontoj evidente efiku.
----La disponebla enspezo de urbanoj kaj urbetanoj kaj pura enspezo de kamparanoj jare pliiĝu je 5%; en 2005, la pokapa loĝareo de urbanoj pliiĝu al 22 kvadrataj metroj. Enhejmiĝeco de tutlanda kabla televido atingu 40%; la medicina kaj higiena servonivelo pluapaŝe altiĝu kaj la kultura vivo estu ankoraŭ pli abunda.