• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-02 18:59:09    
Pri Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco

cri
La 3-an de marto, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazigos sian jaran regulan kunvenon en Pekino. Kio do estas la Politika Interkonsiliĝa Konfereno? Kian rolon ĝi ludas en la politika vivio de Ĉinio? Pri tiuj demandoj ni respondu al vi en la hodiaŭa raporto.

La sistemo de plur-partia kunlaboro kun politika interkonsiliĝo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio estas baza politika sistemo de Ĉinio, kaj ĝia Tutlanda Komitato estas la plej alta interkonsiliĝa kaj konsultiĝa organo en Ĉinio. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro ofte faras interkonsiliĝon kun membroj de la organo pri gravaj aferoj por aŭskulti iliajn opiniojn kaj proponojn. Ankaŭ la Politika Interkonsiliĝa Konferenco organizas diversajn politikajn partiojn, societojn kaj diversrondajn personojn, kiuj aliĝis al la konferenco, diskuti pri ŝtataj gravaj aferoj, samtempe faras kontrolon, kritikon kaj proponon al la ŝtataj departementoj kaj ties laborantoj.

En organizo, la Politika Interkonsiliĝa Konferenco havas vastan reprezentantecon, ekzemple la Tutlanda Komitato de la konferenco konsistas el 34 kategorioj, inkluzive de preskaŭ ĉiuj politikaj partioj, popolaj societoj, delegitoj de diversaj naciecoj kaj rondoj. En la konferenco, personoj el malsamaj partioj, malsamaj naciecoj kaj kun malsamaj religiaj kredoj kune partoprenas en administrado de la ŝtato. En kunveno de la konferenco, oni povas plene esprimi siajn opiniojn, kaj la demokratia rajto de membroj de la konferenco estas plene protektata. Samtempe, la Politika Interkonsiliĝa Konferenco ankaŭ estas grava ejo de plur-partia kunlaborado. La Komunista Partio de Ĉinio, la reganta partio de la ŝtato, kune kun ok demokratiaj politikaj partioj estas gravaj konsistigaj partoj de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Diversaj politikaj partioj povas, en la nomo de sia propra partio, publikigi opiniojn kaj fari diversajn aktivadojn de ŝtata administrado.

Laŭ statuto de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ĝiaj membroj povas diversmaniere fari la demokratian kontroladon al la registaro kaj speguli al ĝi opiniojn kaj proponojn de diversrondaj popolanoj, kaj la plej rekta kaj efika maniero estas elmeti projektojn rilate al gravaj problemoj de la ŝtataj politikoj kaj socia vivo. Tio estas grava maniero alprenata de membroj de la konferenco por plenumi sian devon. La projektoj estas prezentitaj al la koncerna departemento de la registaro, kaj la koncerna departemento devas komuniki la traktan staton de tiuj projektoj al la registaro.

Inter la membroj de la konferenco, multaj estas specialistoj kaj fakuloj de diversaj kampoj, pro tio la Politika Interkonsiliĝa Konferenco ankaŭ estas rigardata kiel "saĝularo" de Ĉinio. Ankaŭ la membroj de la konferenco aktive prezentas siajn sugestojn kaj sciojn por la ĉina evoluado, kaj pri multaj gravaj problemoj, la ĉina registaro ofte akceptas iliajn opiniojn kaj proponojn, kiuj ludas akcelan rolon por la ekonomia evoluado kaj socia progreso de Ĉinio.

Laŭ informo el koncernaj respondeculoj de la Tutlanda Komitato de la konferenco, en la baldaŭ okazonta jara kunveno de la Tutlanda Komitato, la varmpunktaj problemoj zorgataj de la membroj de la konferenco estos amendo al la ĉina Konstitucio kaj statuto de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco, problemoj pri agrikuluro, kamparo kaj kamparanoj, revigligo de malnovaj industriaj bazlokoj, gvido al disvolvado de ne-publikposedantecaj ekonomioj kaj pri akorda evoluado de la ĉinaj ekonomio kaj socio.

La ofic-periodo de ĉiu sesio de la konferenco estas 5 jaroj, ĉiujare okazas la plena kunveno, kaj ĉijare baldaŭ okazos la 2-a plena kunveno de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Tiam sume pli ol 2 200 membroj de la konferenco ĉeestos al la kunveno.