• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-02 19:29:37    
La grava rolo ludata de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco por akceli la ĉinan reunuigon

cri
Nuntempe, en Ĉinio okazas la 1-a sesio de la ĉina 10-a Tutlanda Popola Kongreso kaj la 1-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Nun, ni konigos al vi la gravan rolon ludatan de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco por akceli la ĉinan reunuigon.
Kiel la plej vasta patriota unuecfronta organizo de Ĉinio, en la lastaj 5 jaroj, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, aktive unuiĝante kun hongkong-aj, aomenaj kaj taiwanaj personuloj kaj ĉindevenuloj, aktive kondukis interŝanĝojn kaj kontaktojn inter la du bordoj de la taiwan-a markolo, senĉese fortigis solidarecon de la ĉina nacio por akceli la ĉinan reunuigon.
Ĉiujare, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazigas aktivadon kune kun koncernaj departementoj kaj fakoj por memori kaj popularigi la ok proponojn fare de la ĉina ŝtata prezidanto Jiang Zemin pri disvolvo de la dubordaj rilatoj kaj akcelo de la ĉina paca reunuigo, kaj ankaŭ por montri la ĉinan principan starpunkton pri unu Ĉinio kaj kontraŭ separato de Taiwan.
Samtempe, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, plene utiligante sian superecon, vaste kontaktigas kaj unuiĝas kun personoj de diversaj rondoj de Taiwan, alprenas efikajn rimedojn por maksimume konvinki la vastajn taiwan-ajn popolanojn.
En la pasintaj 5 jaroj, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco aktive invitis personojn de diversaj rondoj de Taiwan fari viziton en la ĉina landinterno, samtempe, vaste kontaktis reprezentantojn kaj personulojn de la taiwan-aj ĉefaj partioj, societoj kaj aliaj rondoj. La Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kun klara celo, konigis la orientilojn kaj politikojn pri la paca reunuigo kaj unu Ĉinio kun du socisistemoj kaj akcelis reciprokan komprenon kaj amikecon per tio, ke ĝi organizis viziton de taiwan-aj samlandanoj kaj faris diskuton kun ili.
Aliflanke, celante batali kontraŭ taiwan-a sendependiĝo kaj akceli ĉinan reunuigon, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco aktive partoprenis en serio da aktivadoj kiaj la grandskala simpozio de kontraŭbatalado al la taiwan-a sendependiĝo kaj akcelado de la ĉina reunuigo kaj la konferenco de la tut-globaj ĉindevenuloj kaj ĉinoj por antaŭenpuŝi la ĉinan pacan reunuigon. Tiuj aktivadoj tenas la principon pri unu Ĉinio, opono kontraŭ taiwan-a sendependiĝo kaj akcelo de la ĉina reunuigo, forte batis kaj skuis la taiwansendependigan forton.
Koncernaj fakoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ankaŭ donas zorgon kaj subtenon al la disvolviĝo de la taiwan-aj entreprenoj en la ĉina landinterno. Ĉiujare, la komitato pri la aferoj de Hongkong, Aomen, Taiwan kaj elmigrintaj ĉinoj donas multe da atento kaj zorgas pri la situacio de la taiwan-aj entreprenoj en la ĉina landinterno kaj klopodas por solvi iliajn problemojn per la rimedoj de vizito, esploro kaj enketo. En la jaro 1998, helpate de la ĉina Ministerio de Landaj Teritorio kaj Riĉfontoj, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco solvis la kazon pri la agra utiliga rajto de la taiwan-a entrepreno investanta en Guangxi Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio.
Laŭ konigo, en la pasintaj 5 jaroj, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco invitis kaj akceptis pli ol 300 delegaciojn kaj karavanojn el Hongkong, Aomen, Taiwan kaj elmigrintaj ĉinoj. Tio akcelis interkomunikon kaj interkomprenon de diversrondaj personoj en- kaj ekster-landaj, kaj faris kontribuon por garantii longedaŭran prosperon kaj stabilecon de Hongkong kaj Aomen kaj akceli la ĉinan pacan reunuigon.