• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-04 15:34:36    
Komitatanoj elmetis projektojn kaj diskutis pri ŝtataj aferoj

cri

En la 3-a de marto ĉi-monate malfermiĝis en Pekino la dua sesio de la deka Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Pli ol 2 000 komitatanoj kolektiĝis en Pekino por partopreni en pridiskutado de la ŝtataj aferoj kaj plenumi sian konsilodonan mision. Multaj komitatanoj intervjuitaj de nia raportisto estas fakuloj kaj intelektuloj kaj ili laŭ sia esplora rondo elmetis projektojn kaj proponojn koncerne al la nacia ekonomio kaj la popolaj vivrimedoj. Sinjoro Zhu Tan el Tianjin-a Nankai Universitato havas esploron rilate al riĉfonta utiligo, media protekto kaj kontinuigebla disvolvo. Partoprenante en la sesio, li kunportis 4 projektojn kaj ĉio koncernas al media protekto.

"En la pasintaj jaroj ĉinaj popolaj medi-protektaj organizoj iom disvolviĝis, tamen ankaŭ ekzistas problemoj kaj malfaciloj. Nur kiam la konscio de la tuta popolo pri la media protekto altiĝos kaj ĉiu homo faros memvole ĉiun aferon, kiom bagetala ĝi estu, do tio povos formi efikan kontrolon al registara departemento kaj koncernaj statutoj kaj leĝoj povos esti efektive praktikataj. Samtempe ankaŭ entreprenoj gajnos bonan kontroladon."

Komitatano sinjorino Yang Yuhuan el Ŝanhajo diris al la raportisto:

"Mi kunportis projekton elmetitan de komercistoj kiuj faras investon en Ŝanhajo. Ili diris, ke de la pasinta jaro, en Ĉinio aperas du publik-higienaj aferoj---sarso kaj birda gripo. Kvankam troviĝas multaj objektivaj faktoroj kiuj kaŭzis tion, tamen ankaŭ pruvas tion, ke ĉina publik-higiena sistemo estas ne sufiĉe forta kaj normiga konstrua nivelo de hospitaloj kaj medicinaj sistemoj ankoraŭ ne estas alta. La problemo ne nur rilatas al plibonigo de ĉinaj medicina kaj higiena sistemoj, sed ankaŭ divers-grade influas ĉinan investan medion."

Fakte la problemo estas ne nur atentata de ŝanhaja popolo, sed ankaŭ zorgata de multaj alilokaj ĉinoj. La problemo tuŝita de la projekto estas problemo kiu bezonas urĝan solvon dum la ĉina socia kaj ekonomia evoluado. Yang Yuhuan opinias, ke kvankam problemoj donitaj de komitatanoj ne povas esti tuj solvitaj, tamen la ĉina centra registaro jam alte atentas tion. La komitatanoj havas konfidon pri la registaro.

En diversaj sociaj rondoj de tutlandaj komitatanoj, grupoj de Hongkong-a kaj Aomen-a Specialaj Administraj Regionoj estas specialaj, Ĉar aliaj komitatanoj estas dividitaj laŭ profesioj, ekzemple eduka rondo, ekonomia rondo kaj religia rondo. Konsidere al karaktereco de tieaj politika reĝimo kaj tereno, komitatanoj el Hongkong kaj Aomen formas grupojn laŭ geografia regioneco. Ili ĝenerale zorgas pri kunlaboro de landinterno respektive kun Hongkong kaj Aomen. Komitatano kaj Estro de Asocio de Hongkong-aj Junaj Industriistoj Jiang Liyun esprimis:

"Mi zorgas pri du aferoj. Unue, mi esperas, ke ponto interliganta Hongkong, Zhuhai kaj Aomen povas kiel eble plej frue konstruiĝi kaj due, mi atentas planon pri konstruado de pli kompaktaj rilatoj inter landainterno kaj Hongkong."

Dum intervjuo nia raportisto trovis, ke konigante siajn projektojn kaj proponojn, ĉiuj komitatanoj havas plenan memfidon kaj povas profunde analizi problemon. La projektoj kaj proponoj estas elmetitaj laŭ profunda kaj detalaj enketado kaj esplorado. En la estontaj kelkaj tagoj, ĉirkaŭ registara labora raporto fare de ĉefministro Wen Jiabao kaj propraj projektoj ili faros profundan diskutadon kaj kontribuos proponojn por la ĉina socia kaj ekonomia evoluado.