• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-06 08:36:11    
Froti la Feran Bastonon en Kudrilo

cri
Li Bai ( 701—762) estis grava poeto de la dinastio Tang.
Li Bai estis saĝa kaj talenta . Li jam de infanece legis multajn librojn. Ĉar la patro de Li Bai estis riĉa komercisto, Li Bai do kutimiĝis al ludado kaj ne povis tutanime lerni.
Iutage, Li Bai vagadis dum la kurstempo. Li ĉe la bordo de rivereto renkontis Avinon, kiu frotis feran bastonon. Scivolema Li Bai demandis la avinon:
"Avinjo, kion vi faras por la fera bastono?"
"Oh, kara infano, mi frotas al feran bastonon en kudrilon." Respondis la avino.
Kun ekstrema surprizo, Li Bai diris, "Kiel? Kiom dika fera bastono! Kiel vi povas froti ĝin en kudrilon?"
La avino ridetis, "Mi senĉese frotas kaj frotados. La fera bastono ne plu dikiĝos sed pli kaj pli maldikos. Kaj mi finfine frotos ĝin en Kudrilon, ĉu ne?"
La vortoj de la avino kortuŝis Li Bai. Li Bai hontis pri propra agado. Li do decidis tutanime lerni.
Li Bai sukcesis fariĝi granda poeto en la ĉina literatura historio. Oni akiris sugeston el la rakonto: ke malfacilaĵo estas venkita se oni tutanime faras ion.