• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-06 19:51:47    
Specialistoj komentariis raportojn pri disvolva plano kaj buĝeta projekto de Ĉinio

cri
La 6-an de marto la jara regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso enirs la 2-an tagon, du oficistoj de la centra registaro voĉlegis du raportojn, tio estas raportoj pri projekto de nacia ekonomia kaj socia disvolviĝo en 2004 kaj pri buĝeta projekto. La du raportoj jam estis prezentitaj al ĉeestantaj delegitoj por la voĉdono en la 14-a ĉi-monate. La raportisto de Ĉina Radio Internacia aparte faris intervjuon kun iu financa kaj ekonomia specialisto pri tiuj du raportoj. Nun bonvole aŭskultu nian raporton!
Laŭ la du menciitaj raportoj, oni povas vidi, ke la ĉefaj laboroj kaj financa buĝeta aranĝo prezentataj en la du projektoj rekte respondos al penso de la registara labora raporto farita de ĉina ĉefministro Wen Jiabao. En praktikaj rimedoj, kapitala aranĝo kaj aliaj flankoj, la du projektoj konkrete efektivigas ideon de la raporto de Wen Jiabao pri ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio en 2004.
En la plana projekto de nacia ekonomia kaj socia disvolviĝo, iu enhavo estas relative atentata, tio estas, ke la raporto prezentas, ke ĉijare Ĉinio difinis la kreskan mezuron de la konsuma prezo de loĝantoj ĉe 3%. Pri la rilatoj inter makroskopa rego de la registaro kaj ekonomia tendenco de Ĉinio, financa kaj ekonomia specialisto diris,
"En 2003, la preza indico de Ĉinio kreskis 1,2%, ĉijare tio planite kreskos 3%, tio ĝuste estas rezulto de aktiva financa politiko kaj stabila monan politiko de nia lando."
Kampara disvolvo kaj enspeza kreskado de kamparanoj estas ĉefaj gravitoj de ĉi-jara registara laboro. La du raportoj faras konkretan planon pri enspeza kreskado de kamparanoj, kaj prezentas multigi la pokapan puran enspezon de kamparanoj en 2004 je 5% ol tiu de la pasinta jaro kaj la plimultiga mezuro kreskos 1% ol tiu de 2003. La raporto ankaŭ elmetas multajn konkretajn rimedojn. Tamen tiuj du raportoj ne mencias planitan mezuron de enspeza kreskado de urbanoj, pri tio financa kaj ekonomia specialisto s-ro Xu Zhengzhong esprimis, ke ne eksplicite elmeti la ciferon eble celas malevidentigi diferencon inter enspezoj urba kaj kampara.
En la projekto de ekonomia kaj socia disvolviĝo, antaŭenpuŝo de ekonomia sistema reformado estas pli elstara ol antaŭe. S-ro Xu Zhengzhong diris,
"En reformado de investa sistemo, la raporto prezentas, ke pri programoj investataj de la registaro, necesas perfektigi sciencan kaj demokratian sistemon, simpligi kaj normigi la sankcian procedon kaj establi esploran sistemon de investa respondeco. Tio havas grandan trarompon."
La raporto elmetas ankaŭ reformadon de iuj prezoj rilataj al la nacia ekonomio kaj la popolaj vivrimedoj. Cetere, ĝi prezentas ankaŭ establi alarman sistemon por garantii ekonomian sekurecon.
La nacidefenda buĝeto de Ĉinio ĉiam estas atentata temo. La ĉi-jara buĝeta projekto prezentas, ke en 2004 la nacidefenda elspezo kreskos 11,6% ol tiu de la pasinta jaro, la kreska mezuro multiĝos du centorojn ol tiu de la pasinta jaro. Pri tio, s-ro Xu Zhengzhong esprimis, ke fakte tiu kresko enhavas elspezon pliigitan en 2003.