Nun en Pekino okazas la jaraj regulaj kunvenoj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao elmetis en la raporto pri la registaraj laboroj, ke la ĉina registaro devas rapidigi konstruadon kaj perfektigon de urĝa sistemo por trakti surprizajn eventojn kaj altigi kapablon de la registaro responde al la publika krizo. Ankaŭ ĉeestantaj komitatanoj zorgas pri la problemo kaj sinsekve elmetis proponojn kaj projektojn.
Frue de la jaro 2003, surprize veninta sarso cirkuladis en Ĉinio. Pro ĝia eksplodo, plifortigo de konstruado de publik-higiena sistemo fariĝas varma funkto de komitatanaj projektoj. Nur en la pasinta jaro, sume preskaŭ cent projektoj menciis tion kaj multaj el ili estis akceptitaj de la registaro kaj koncernaj institucioj.
Koncerne al leĝdono, la ĉina registaro akceptante proponojn de komitatanoj ellaboris Urĝan Leĝon por Trakti Surprizan Publik-Higienan Eventon kaj aliajn koncernajn regularojn, enlistigis sarson en leĝe deciditan epidemion kaj plifortigis kontrolan forton al epidemio. Komitatano sinjorino Chen Zhonghua opinias, ke la leĝoj estas ege gravaj por perfektigi publik-higienan sistemon.
"La publikigitaj leĝoj povas de profunda tavolo normaligi publik-higienajn aktivadojn. Ĉar publika higieno rilatas al socia sekureco kaj tia formo favoras plifortigi ĉi-flankan laboron."
Ĉefministro Wen Jiabao ankaŭ manifestis en la raporto pri la registaraj laboroj, ke la ĉina registaro devas ĉefe bone fari leĝdonon responde al diversaj surprizaj eventoj kaj antaŭenpuŝi konstruadon de ĉi-flanka sistemo. Komitatanoj opinias, ke leĝdona pensado de la registaro estas klara kaj praktikebla, kaj favoras plifortigi ĝian kapablon por trakti la publikan krizon.
Cetere subteno de perfekta publik-higiena sistemo estas nemankigebla. Konsidere al sarso kaj birda gripo, ĉina konstruado en publik-higiena sistemo estas ne sufiĉe forta. Ĉefministro Wen Jiabao speciale emfazis en la raporto, ke Ĉinio klopodu dum 3 jaroj por konstrui perfektan epidemio-preventan, kontrolan kaj kuracan sistemon kovrantan urbojn kaj vilaĝojn kaj altigi kapablon fronte al surprizaj eventoj, kia grava epidemio.
La ĉina registaro konstruis urĝan sistemon ankaŭ en publika sekureco koncerne al popolamasa produktado kaj vivo por redukti damaĝon de akcidento kaj katastrofo al popolaj vivo kaj posedaĵo. Ĉefministro Wen Jiabao foje refoje menciis en la raporto, ke necesas konstrui kaj perfektigi urĝan sistemon por trakti diversajn surprizajn eventojn kaj altigi registaran kapablon fronte al la publika krizo.
Praktiko de novaĵ-publikiga sistemo kaj altigo de informa travidebleco estas efikaj rimedoj prenitaj de la ĉina registaro por trakti la publikan krizon. Dum cirkulada periodo de sarso kaj la birda gripo, la ĉina registaro ĉiutage raportis epidemian staton por ke la publiko ĝustatempe informiĝu pri tio kaj pligrandigu memfidon por venki epidemion. Komitatano Chen Ruiqing opinias, ke informa malfermo estas premiso kaj bazo por la registaro efike trakti diversajn surprizajn kriz-eventojn.
"Kiam okazos surpriza publika krizo, por vastigi scian rajton, necesas akurate publikigi koncernan informon. Ĉinio bone agis ĉi-flanke batalante kontraŭ sarso kaj la birda gripo. La popolamaso estas kontenta pri tio."
Komitatanoj opinias, ke la ĉina registaro kiu travivis sarson kaj la birdan gripon havas pli profundan konon pri trakto de la publika krizo. Estas kredeble, ke en la estonta evoluado, la kapablo por trakti tian krizon povas pluapaŝe altiĝi.
|