• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-09 09:20:59    
Ĉinio komencis la tagordon de revizio de la konstitucio por pluapaŝe protekti la rajtojn de civitanoj

cri
La 8-an de marto,la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio komencis eniri en gravan tagordon, tio estas komenco de la ekzamena diskuto pri la revizi-projekto de la konstitucio. Pluraj reviziataj enhavoj en la projekto enkorpigas la spiriton ankoraŭ eksplicite protekti la laŭleĝajn individuajn posedaĵojn kaj aliajn interesojn de civitanoj. Bonvole aŭskultu ĉirilatan raporton.

La nune praktikata konstitucio de Ĉinio estis aprobita en 1982. En ĝi estas difinoj pri protekto de posedaĵa rajto de civitanoj. Ĉifoja revizio anstataŭigas la 'posedaĵrajton' per 'proprieto'. Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Wang Zhaoguo faris eksplikon:

"Kun la ekonomia disvolviĝo kaj altigo de la vivnivelo de la popolanoj, la privataj posedaĵoj de civitanoj malsamgrade multiĝas, precipe pli kaj pli multaj civitanoj havas siajn proprajn produktajn materialojn. Ili havas ankoraŭ urĝajn postulojn al protekto de siaj posedaĵoj per leĝo. En la revizio estas pli klare pri tio, ke la ŝtato donas protekton al laŭlegaj individuaj posedaĵoj de ĉiuj civitanoj. La protekta tereno enhavas kaj la vivmaterialojn kaj la produktajn materialojn; aliflanke, anstataŭigo de la 'posedaĵrajto' per 'proprieto' implicas ankoraŭ pli precizan kaj ĉiuflanke ampleksan signifon de rajto"

Al la menciita revizio, sinjoro Wang Zhenmin, profesoro de la Jurisprudenca Kolegio de Qinghua-Universitato donas altan takson. Li diris:

"Miaopinie, enskribi 'protekton' de individuaj laŭleĝaj posedaĵoj de civitanoj' estas grava enhavo de la revizio de la konstitucio. La revizio kaj plivastigas la bazon de la ŝtata regpotenco kaj akcelas la disvolviĝon de la ekonomio, kaj atingas la egalecon pri tio, ke, ĉiaj posedaĵoj, se estas laŭleĝaj, ĉu privataj ĉu ŝtataj, estas egalaj. Tio konformas al la baza spirito de la konstitucio.

Profesoro Wang Zhenmin faris konkretan eksplikon: Tio akcelas plivastigon de investo de privataj entreprenoj, kaj tial akcelas disvolviĝon de la ŝtata ekonomio. Li diris, ke pro tio, ke en la nune praktikata konstitucio ne estas klara difino pri protekto de laŭleĝaj posedaĵoj de individuoj, tial iuj privataj entreprenistoj maltrankviliĝas pri transigo de ilia gajnita mono al publika aŭ ŝtata posedanteco. Ili ne aŭdacas plivastigi la reproduktadon. Se la konstitucio faros la menciitan revizion, tio sendube helpos al ili nuligi la maltrankvilon.

Krom tio, la alia grava enhavo de la ĉifoja revizi-projekto de la konstitucio estas pliigo de klaŭzo pri "la ŝtataj respekto kaj garantio al la homaj rajtoj" Tio estas unu el la atentataj varmaj punktoj de la socio. Pro tio, profesoro de la Jurisprudenca Kolegio de la Popola Universitato de Ĉinio sinjoro Hu Jinguang opinias, ke kun la disvolviĝo de la ĉina socio, pluapaŝe plifortiĝas la konscion de popolanoj pri rajtoj, libero kaj egaleco. La ĉifoja revizio de la konstitucio enkorpigas la civitanan volon per pliigo de tiu klaŭzo. Li diris:

"La esenco de la Konstitucio estas garantio de homaj rajtoj. Pliigo de la klaŭzo en la konstitucio tenas unuanimecon kun la kerno de la tuta konstitucio."