• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-08 18:59:32    
Ĉina Tutlanda Popola Kongreso komencis ekzameni amendan projekton de Konstitucio

cri
La 8-an de marto, la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta ŝtata regpotenca organo, komencis ekzamenadon al la amenda projekto de la ĉina Konstitucio. La projekto proponas enmeti en la Konstitucion la penson pri "tri reprezentoj", por ke tiu penso, same kiel Marksismo-Leninismo, Maozedong-penso kaj Dengxiaoping-teorio, estu gvida penso de Ĉinio. La projekto ankaŭ pluapaŝe eksplicitigis kaj perfektigis difinojn pri tio, ke la ŝtato protektas homajn rajtojn kaj laŭleĝajn privatajn posedaĵojn de la civitanoj.
La enhavo de la menciitaj "tri reprezentoj" estas, ke la Komunista Partio de Ĉinio reprezentas la disvolvan postulon de la progresinta socia produkta forto de Ĉinio, reprezentas la antaŭenmarŝan direkton de la avangarda kulturo de Ĉinio kaj reprezentas la bazajn interesojn de la plej vastaj amasoj de ĉinaj popolanoj.
La amenda projekto de la Konstitucio ankaŭ elmetas, ke necesas aldoni en la Konstitucio klaŭzon pri tio, ke "la ŝtato respektas kaj garantias la homajn rajtojn".
Krome la amenda projekto plue konfirmas, ke la ŝtato praktikas kuraĝigajn kaj subtenajn politikojn al la ne-publikposedanteca ekonomio.